Lautaro (1535 - 1557) estis mapuĉia militistestro dum la Araŭko-milito. Lia nomo en la mapuĉa lingvo estas Leftraru.

Lautaro


Naskiĝo 1535
en Ĉilio
Morto 1557
en Caune, Ĉilio
Soldata kariero
Militoj: Araŭko-milito
Persona informo
Familio
Edz(in)o Guacolda
Okupo
Okupo batalanto
vdr

Je 1546 li estis kaptita de la militistoj de Pedro de Valdivia kaj restis malliberiginta de la hispanoj dum 6 jaroj. Oni nomigis lin Felipe Lautaro. Post lerni ĉion pri la hispanaj militaj stretegioj. Lautaro eskapis surĉevale kaj revenis al sia popolo. Lautaro instruis al la mapuĉoj pri ĉevalrajdado, kaj ankaŭ elpensis aron da novaj militist-teknikoj, speciale adaptitaj al la arbara tereno, kie troviĝas la hejmo de la mapuĉoj. Tiele li estris grandan militan rebelon kontraŭ la hispanoj, kiuj ĝis tiam, ĉiam venkis ĉie inter la riveroj Mapocho kaj Biobío. Je 1553, en la Tucapel Fortifikaĵo, Lautaro embuskis al Pedro de Valdivia, lin kaptis, kaj lin mortigis post tri tagoj je aĉegaj torturoj.

Poste li ekdetruis la hispanajn urbojn. Li dufoje brulis kaj ŝtelis el la urbo Concepción, tiame la plej grava urbo el la hispana sudĉilia urbaro. La hispana gubernatoro Francisco de Villagra kreis armeon por kontraŭbatali Lautaron, kaj venkis.

Post kelkaj jaroj, Lautaro rimarkis ke se la hispanoj apud Santiago sin montras fortaj, ili certe kapablus sendi novan armeon por batali la mapuĉojn, taj tiele, la mapuĉa popolo neniam havos pacon. Do, Lautaro komencis krei grandan armeon por detrui Santiagon kaj finfine forpeli la hispanojn el Ĉilio. La aliaj mapuĉaj ĉefoj, tamen, neis la subtenadon al Lautaro, ĉar milito tiel granda, ne enireblas en ilia komprenkapablo. Kiam la batalo jam komencis kaj Lautaro sukcese trairas norden detruante hispanajn urbojn, mapuĉa perfidulo helpas la hispanojn embuski Lautaron, proksime al Peteroa, nur 200 kilometroj sude al Santiago, Lautaro estis mortigita kune al siaj samlandanoj (1557).

Kvankam Lautaro malsukcesis en sia forpelado de la hispanoj. La Hispanoj post lia morto, ekantaŭzorgis je la fondado de novaj urboj kaj je la trairado tra la lando mapuĉia.