Lavenda lingvoscienco

fako pri GLATK-a lingvaĵo

Lavenda lingvosciencoGLAT-a lingvoscienco estas termino antaŭenigita de William Leap por priskribi la studon de lingvaĵo, kiel uzata de gejaj, lesbaj, ambaŭseksemaj, transseksaj/transgenraj, kaj kviraj (GLATK) parolantoj. Ĝi "kovras vastan amplekson de ĉiutagaj lingvaj praktikoj" en GLATK-aj komunumoj.[1] La termino deriviĝis de la longatempa asocio inter la koloro lavenda kaj la GLATK-aj komunumoj. La rilataj terminoj lavenda lingv(aĵ)o kaj simple GLAT(K)-a lingv(aĵ)o ankaŭ temas pri la lingvaĵo uzata de GLATK-aj parolantoj. "Lingvaĵo," en tiu kunteksto, povas temi pri iu ajn aspekto de parolataj aŭ skribataj lingvaj praktikoj, inklude manierojn de parolado kaj prononcado, uzadon de specifa ĵargono, aŭ en kelkaj kazoj, ellaboritan alternativan leksikon, kiel en Polari.

Elmerĝiĝo de la fako lavenda lingvoscienco redakti

Fruajn studojn en la fako lavenda lingvoscienco dominis la koncepto de distingaj "lavendaj leksikonoj," ekzemple tiu, kiun Gershon Legman registris en 1941.[2][3] En 1995 William Leap, kies enketoj kombinas GLAT-ajn kulturajn studojn, kulturan teorion, kaj lingvosciencon, proponis, ke enketado antaŭeniĝu ĝis pli plena kaj pli subtila studado de GLAT-a lingva uzado.[4]

Anna Livia kaj Kira Hall rimarkis, ke kvankam enketoj en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj pri la malsameco inter vira kaj virina paroladoj implice supozis, ke sekso estas la plej grava maniero dividi la socian spacon, ankoraŭ ekzistas konsiderinda spaco por lingvosciencaj enketoj surbazaj de seksa orientiĝo, anstataŭ sekso.[5]


Referencoj redakti

  1. Swann, Joan, Ana Deumert, Theresa Lillis kaj Rajend Mesthrie. A Dictionary of Sociolinguistics. Edinburgh: Edinburgh University Press, 2004
  2. Legman, G. "The Language of Homosexuality: An American Glossary", in George W. Henry, Sex Variants (New York: Paul B. Hoeber, 1941)
  3. Kulick, Don (2000). “Gay and Lesbian Language”, Anthropology Annual Review 29, p. 243–85. doi:10.1146/annurev.anthro.29.1.243. 
  4. Leap, William L. Beyond the Lavender Lexicon. Newark: Gordon & Breach, 1995
  5. Livia, Anna and Kira Hall. Queerly Phrased: Language, Gender, and Sexuality. New York: Oxford University Press, 1997