Lavia

eksa komunumo de Finnlando, nun parto de Pori

Lavia estas eksa komunumo de Finnlando en provinco Satakunta. Ĝi estis ligita al Pori komence de la jaro 2015. La 31-an de decembro 2014 la komunumo havis 1904 loĝantojn kaj ĝia areo estis 354.57 km², el kio 321.12 km² estis tero kaj 36.62 km² akvo. En Lavia estas multaj ŝtonepokaj loĝlokoj. La origina daŭra loĝantaro venis el oriento. La loĝantaro kreskis tre rapide en dua duono de 1800-aj jaroj. En Lavia estis trovita ŝtonspeco laviaito. Kirkvilaĝo de Lavia estas inter 3 lagoj. La plej granda lago en Lavia estas Karhijärvi. Apud ĝi estas semareoj, kaj en nordaj, nordorientaj kaj orientaj partoj de la eksa komunumo situas vastaj arbarareoj.

Lavia
eksa komunumo de Finnlando (2015–)
komunumo (1868–2014) Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Lando  Finnlando
Provinco Satakunta
Komunumo Pori
Malaperinta en 2015
Poŝtkodo 38600
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 890  (2014) [+]
Geografio
Geografia situo 61° 36′ N, 22° 35′ O (mapo)61.59583333333322.586111111111Koordinatoj: 61° 36′ N, 22° 35′ O (mapo) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Lavia (Finnlando)
Lavia (Finnlando)
DEC
Situo de Lavia

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lavia [+]
vdr