LazyTown

(Alidirektita el Lazy Town)

LazyTown (islande Latibær, laŭvorte Pigra Urbo) estas islanda infana televida serio, kies rolantoj kaj produktistoj estas islandanoj, sed helpis ilin ankaŭ usonanoj kaj britoj. La programon prezentis la televidoj Nick Jr., YTV CBeebies, ABC1 kaj Sjónvarpið. La serion elpensis Magnús Scheving, iama gimnastika ĉampiono. La serio atingis sukcesojn en pli ol 10 landoj, en diversaj lingvoj. La dua sezono de la serio estis ekprezentita en Usono, la 25-an de septembro de 2006.

LazyTown
televida serio
Originala titolo LazyTown
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando Islando
Ĝenro music television
Reĝisoro Magnús Scheving
Aktoroj Magnús Scheving • Julianna Rose Mauriello • Chloe Lang • Stefán Karl Stefánsson • Guðmundur Þór Kárason • Jodi Eichelberger • Aymee Garcia • Kobie Powell • David Feldman • Julie Westwood • Guðmundur Kamban • Stefan Ristovski • Lisa Eilbacher
Amplekso
Sezonoj 4
Epizodoj 78
Daŭro sen reklamoj 30
Elsendo
Elsendita 16 aŭg. 2004 – 13 okt. 2014
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
ĉe IMDb
vdr

La originala prezento de la serio okazis en 1996 kaj komenciĝis kiel persona, interaktiva sceno. Ĝi havis la titolon Áfram Latibær (Sukcesu Pigra Urbo) . Post sukceso de tio, la dua sceno prezentiĝis sub titolo Glanni glæpur í Latabæ (Aĉa Robi en Pigra Urbo). En tiu spektaklo prezentiĝis Aĉa Robi, kiel maliculo. Oni uzis en tiu ero vivantajn personojn anstataŭ pupoj (dum birdoj restis pupoj).

Ĉefrolantoj redakti

  • Stephanie - karakterizas ŝin rozkolora hararo, ŝi estas ĉiammova junulino
  • Sportacus - super-sanulo, instigas je manĝado de fruktoj, legomoj, je sporta aktivado, ludado
  • Aĉa Robi - li estas la ĉefa malbonulo, instigas je manĝado en rapidmanĝejo, provas forpeli Sportacus el LazyTown. Li ĉiam provas obstakli agadojn de Sportacus kaj Stephanie.
  • Ziggy - estas pupo, kiu ŝatas dolĉaĵojn