Leó Valentin Pantocsek

Leó Valentin Pantocsek [pantoĉek], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pantocsek Leó Valentin estis hungaria vitroartisto, fotisto. Lia familia nomvarianto estis Pantotsek [pantoĉek].

Leó Valentin Pantocsek
Persona informo
Naskiĝo la  24-an de julio 1812(nun 1812-07-24)
en Kielce (Varsovia Duklando)
Morto la 11-an de septembro 1893
en Hungario Zlatnó (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kemiisto
vdr

Leó Valentin Pantocsek[1] naskiĝis la 24-an de julio 1812 en Kielce (Varsovia Duklando, nuntempe en Pollando), li mortis la 11-an de septembro 1893 en Zlatnó[2] (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa vilaĝparto en Vaľkovňa en Slovakio).

Biografio redakti

Leó Valentin Pantocsek komence estis edukita de József Pantocsek, poste li akiris medicinan diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1843, sed li neniam estis kuracisto. Estis li la unua, kiu enkondukis la dagerotipion en Hungarlando (1840-aj jaroj), poste li estis pioniro de la hungara fotografio en la 1850-aj jaroj. Li okupiĝis ankaŭ pri vitroj. En 1849 li inventis tian vitraĵon, el kio li produktis vitromonojn. Tio ricevis oran medalon en ekspozicio en Parizo en 1855, poste en mondekspozicio en 1867 en la sama urbo. Lia alia invento estis la ĉielarka vitro. Li havis sukcesojn por blankaj kaj koloraj vitroj, ankaŭ speguloj. Li ne postlasis dokumentojn pri la inventoj, tial ili ne disetendiĝis.

Lia kontribuo redakti

  • Aquae miuerales Alsó-Sebeniensis (1843)

Fontoj redakti

Referencoj redakti