Le Boucher (filmo)
Le Boucher (La Buĉisto) estas franca filmo de Claude Chabrol aperinta en 1970.
Le Boucher | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Le Boucher |
Originala lingvo | franca lingvo |
Kina aperdato | 1970 |
Ĝenro | suspensa filmo, filma dramo |
Kameraado | Jean Rabier |
Reĝisoro(j) | Claude Chabrol |
Produktisto(j) | André Génovès |
Scenaro | Claude Chabrol |
Loko de rakonto | Francio |
Muziko de | Pierre Jansen |
Rolantoj | Stéphane Audran • Jean Yanne • Roger Rudel • Dominique Zardi |
IMDb | |
Temo redakti
Hélène kaj Popaul, respektive instruistino kaj buĉisto, renkontiĝas okaze de geedziĝfesto en malgranda vilaĝo. Ili fariĝas geamikoj. La kvieteco de la vilaĝo ĉesiĝas kiam knabinoj, unu post la alia, estas trovataj murditaj. Dum promeno kun sia klaso, Hélène trovas fajrigilon kiun ŝi donacis al Paupol, apud loko de krimo.
Teĥnikaĵoj redakti
- Titolo: Le Boucher
- Reĝisoro: Claude Chabrol
- Scenaro kaj dialogoj: Claude Chabrol
- Produktoro: André Génovès, Fred Surin
- Produktaj firmaoj:
- Distribuaj firmaoj: Euro International Film (EIA), Pathfinder Pictures
- Muziko: Pierre Jansen; kanzono de Dominique Zardi
- Foto-direktoro: Jean Rabier
- Muntito: Jacques Gaillard
- Ĝenro: Dramo
- Lando: Francio; Italio
- Aperdato: 27-a de februaro 1970 (premiero)
- Daŭro: 93 minutoj
Rolularo redakti
- Stéphane Audran: Hélène David
- Jean Yanne: Paul "Popaul" Thomas
- Roger Rudel: Inspektoro Grumbach
- William Guérault: Charles
- Mario Beccaria: Léon Hamel
- Antonio Passalia: Angelo
- Pascal Ferone: Patro Charpy
- Loĝantoj de Trémolat-en-Périgord
- Dominique Zardi: Kanto-dublado de Antonio Passalia
Rekompencoj redakti
- 1970: Donostia Internacia Filmfestivalo, (plej bona aktorino) al Stéphane Audran
- 1971: "Bodil Awards" (plej bona eŭropa filmo) al Claude Chabrol
Eksteraj ligiloj redakti
- Le Boucher en IMDb Arkivigite je 2016-03-10 per la retarkivo Wayback Machine