Le Fabuleux Destin d'Amélie Poulain
Le Fabuleux Destin d'Amélie Poulain ([lə fabylø dɛstɛ̃ d‿ameli pulɛ̃], Esperantigite La Fabela Sorto de Amélie Poulain ) estas franca filmo (2001) de Jean-Pierre Jeunet. Ĝi gajnis en 2002 kvar premiojn César, la hispanan premion Goya kaj en 2001 la premion de la Eŭropa Filmakademio.
Jeunet, kiu havis sufiĉe da mono el la enspezoj de sia filmo Alien: Resurrection, decidis uzi parton de ĝi por produkti filmon sen la devo enspezigi. La rezulto estas "la Fabela Destino" (kiu tamen enspezigis). La filmo havas la stilon de fabelo kaj estas tute taŭga por eŭropaj infanoj ek de lerneja aĝo. En Usono ĝi estas malpermesita al senakompanaj infanoj (sub aĝo de 17) pro "seksaj eksplicitaĵoj".
Origine Jeunet verkis la intrigon por la brita aktoro Emily Watson, sed montriĝis, ke ŝia franca prononco ne estis adekvata kaj ke ŝi estis bezonata por alia filmo. Tial li reverkis la scenaron kaj dungis la francan aktorinon Audrey Tautou kiel ĉefrolulon.
IntrigoRedakti
Amélie, kelnerino en Parizo, kiu en sia infanaĝo ne havis amikojn, ekhavas la ideon anonime feliĉigi aliajn homojn kaj montras grandan inventemon ĉe tio.
ĈefaktorojRedakti
- Audrey Tautou: Amélie Poulain
- Mathieu Kassovitz: Nino Quincampoix
- Rufus: Raphaël Poulain
- Yolande Moreau: Madeleine Wallace
- Artus de Penguern: Hipolito
- Urbain Cancelier: Collignon
- Maurice Benichou: Dominique Bretodeau
- Dominique Pinon: Joseph
- Claude Perron: Éva
- Michel Robin: Patro de Collignon
- Isabelle Nanty: Georgette
- Clotilde Mallet: Gina
- Claire Maurier: Suzanne
- Serge Merlin: Raymond Dufayel
- Jamel Debbouze: Lucien
- Lorella Cravotta: Amandine Poulain
- Flore Guiet: Amélie Poulain, juna
- André Dussollier: Voĉo de rakontanto
Diverslingvaj titolojRedakti
- Angla: Amélie from Montmartre
- Araba: اميلي
- Bulgara: Невероятната съдба на Амели Пулен
- Germana: Die fabelhafte Welt der Amélie
- Greka: Αμελί
- Hispana: Amélie
- Hungara: Amélie csodálatos élete
- Itala: Il favoloso mondo di Amélie
- Japana: アメリ
- Persa: آملی
- Pola: Amelia
- Portugala: O Fabuloso Destino de Amélie Poulain