Jamel DEBBOUZE [ĝamel debuz] estas franca marokdevena aktoro, produktoro kaj komediisto naskita la 18-an de junio 1975 en Parizo.

Jamel Debbouze
Marokdevena franca aktoro
Marokdevena franca aktoro
Persona informo
Naskiĝo 18-a de junio 1975
en Parizo, Francilio, Francio
Lingvoj franca
Ŝtataneco FrancioMaroko
Familio
Frat(in)o Karim Debbouze
Edz(in)o Mélissa Theuriau
Okupo
Okupo komikisto • kabaredisto • radio-prezentisto • scenaristo • filmaktoro • filmreĝisorofilmproduktoro • produktoro • televida aktoro
TTT
Retejo http://www.jameldebbouze.fr
vdr

Inter Maroko kaj Parizo redakti

La gepatroj de Jamel, post naski lin en 1975 en Francio reiris al Maroko la sekvantan jaron. Ili finfine decidis definitive reveni al Francio en 1979. Lia patrino estis mastrumistino kaj lia patro laboris ĉe la parizaj publikaj transportoj. Do, ekde sia 4-a jaro, Jamel kreskis en Trappes, Yvelines, apud la franca ĉefurbo, vidante la naskiĝojn de siaj gefratoj : Mohamed, Hayat, Karim, Rachid kaj Nawel.

La 17-an de januaro 1990, apud lia hejmo Jamel kaj lia kamarado koliziis kun la Vagonaro Parizo-Nanto kiu vojiris je 150 km/h. Jamel tuj perdis sian dekstran brakon dum lia amiko forpasis ĉe la faro. La gepatroj de la mortinta knabo poste kulpigis Jamel puŝi ilian infanon sur la fervojan trakon celante ŝteli lian bluzon. Dum Jamel asertis ke li provis malhelpi lin memmortigi sin sub la trajnaj radoj. Ĉiaokaze, pro manko de pruvo, Jamel estis liberigita. Li nun kutimas elturniĝi el la demando pretekstante junepokan eraron.

Hazarde, li altiris la atenton de teatra kunularo en la Cité des Merisiers en Trappes. Li varbiĝas en la teamon kaj baldaŭ retroviĝos en Finalo de la franca Improvizada Ligo. Ĝi lanĉas lian karieron, unue televide, kaj poste kine.

Sed lia famsoro ne konsistis el facila afero : Ne tiel alta, ne tiel bela, unu brako en la poŝo. Min oni komprenigis en kelkaj komercaj staĝoj ke handikapitaj francarabidoj ne estis bonvenaj kaj tamen, li malcedas kaj respondas Vin mi avertas. Se ĉio glatas, mi fariĝos vera stelulo! kaj sian promeson li brile plenumas, spite ĉian baron. Li ankaŭ aŭdis malkuraĝigajn frazojn kiel Ni jam akceptis unu arabon, tiu estas Smaïn. Ne ekzistas loko por du en la sukcesa mondo de Francio. Li mem agnoskas : Nepras esti bela por fariĝi akceptata. Se ci aspektas banala, ci ne ekzistas!

Lia unua laboro fakte estis akcepti sin mem ĉar Nepras akcepti sin por kapabli doni, kaj igi siajn malsamajn trajtojn, sia ĉefa atuto. Per miaj patrinaj okuloj, mi min vidis bela kaj ĝi sufiĉis por puŝi min antaŭen, kaj surscenejen. Tiu patrino ĉiam ĉeestanta kaj subtenanta, kiu ĉiam agis tiamaniere ke La pejzaĝo ne estu ĉiam grizkolora. Kaj li delonge celis rekompenci sian generantinon Mi volis repagi ŝin aĉetante domon kun elektro, kaj mi eĉ aldonis kaŝmiran kovrilon! li ŝercas!

H ktp... redakti

Ĉar la ulo kiu nun estas unu el la plej konataj francaj aktoroj estas nehaltigebla ŝerculo. Trompa simplanimulo kaj timidulo, jubilema, sen ŝajniga ŝercemo, kaj precipe aparta, li nun estas nekontestebla idolo ĉe ĉiaj junularaj publikoj (kaj ne nur junularaj). Li esprimiĝas per sia neimitebla kaj hakata dirmaniero kaj estis grava estiganto de la ĉirkaŭurba slango, kiu kunportas multajn arablingvajn tonnuancojn, kiu furoras nun en Francio, kune kun la t.n. Verlan (inversa vorto).

Li komencis radie ĉe Radio-Nova, kie li eltrovas la koncepton "la Jamel-a kino" kiun li poste translokas televidilen, en Canal+. Estas ĝuste kiam tiu franca paga kanalo starigis multajn komikistojn kiel Eric et Ramzy. Ili poste rolos en la TV-serio H kaj sia absurda kaj freneza humuro kiu, pro sia sukceso, naskis multajn idojn. Sed li ne forgesas danki tiujn, kiuj lin helpis: Agnès Jaoui, Jean-Pierre BacriPierre Lescure, Tiujn personojn mi admiras kaj ili bonigis min per iliaj agoj.

Ekde 1999, post kelkaj aperoj en malbone konataj filmoj, li vere eniras la kinan universon per la filmo Le Ciel, les Oiseaux et... ta Mère!, komenciĝo de la ĉirkaŭurba movado per arto kaj lingvo en Francio. ---- Kaj du jarojn poste, Jean-Pierre Jeunet dungas lin por roli en Le fabuleux destin d'Amélie Poulain. Li enkorpigas la simplulon Lucien, turmentita de sia mastro en legomvendejo. Lia rolado estas senspirige kredinda je natureco kaj igas neforpuŝeblan senton de kormoligo! Cetere, la filmo mem fariĝis neatendita sukceso ne nur nacie sed internacie kaj Jamel je sia propra miro, komencas fariĝi fama mondskale.

Tuj post tia kirliĝo, aliĝenra komikisto, Alain Chabat, proponis al li roli Numérobis en Asteriks kaj Obeliks: Misio Kleopatra, la adapto de la Komikso Asteriks. La marokdevena aktoro plenigas eble malgraŭ si la tutan ekranon, eklipsante la delonge famajn ĉefrolojn kiuj estas Gérard Depardieu (Obeliks) kaj Christian Clavier (Asteriks). Temas pri "festivalo Debbouze" en kiu li ĝoje kaj talente sin lasas al bufonaĵoj.

Retrovido kaj mondfamo redakti

 
Jamel rolas la simplulon Lucien en Le fabuleux destin d'Amélie Poulain

Post tiuj du filmoj, Jamel fariĝis la plej bone pagita aktoro de la jaro 2002 en Francio. Jeŝ ja, mi gajnas astronomiajn salajrojn sed ja meritaĵo! Li bone konscias ke li nun estas modelulo kaj ekzemplo por multaj ĉirkaŭurbaj kaj arabdevenaj junuloj, sed lia emo ne estas brustoŝveli Mi promenas sole tra parizaj stratoj, iam ajn. Mi mem iras aĉeti mian bastonforman panon. Nun lin trafas multaj proponoj: al li eblis roli en francaj komediaj buĝetegaj filmoj kiel La Beuze, ChouchouLes Dalton kiuj eterne ŝirmus lin de senmoneco ĝis la vivfino de mia trioblpraa pranepo, sed li daŭrigas Mi ĉiam memoros la prezvaloron de kinbileto kaj strebas transdoni ion kion li gajnis, kiel Coluche! Li ankoraŭ nutras homojn!!! Les Restos du Cœur, Mi plejŝatus ke al mi trafus tiaj ideoj! (Les Restos du Cœur - Restoracioj de l' koro - estas franca nutraĵbanko kies utileco estas vendi nutraĵojn malmultekoste al malriĉuloj. Tiun karitatan asocion la franca humuristo Coluche fondis.)

Kaj Debbouze volas doni sian ŝtonon al la socia konstruaĵo. Eĉ ŝtonaĉon!!!, li aldonas. Kiam la tumultoj en la ĉirkaŭurboj aperas, li deklaras Stratbuboj kiuj bruligas aŭtojn, simple temas pri krio. Geknaboj kiuj suferas, samrange kiel flegistoj, terkulturistojkamionistoj, sed male de tiuj-ĉi, la knaboj ne havas sindikatojn! Bruligitaj aŭtoj nure estas el Plasto, Ledo kaj Aluminio!!! Ni plivole parolu pri Karno, Sango kaj Osto, pri suferantaj junuloj kaj tiuj du vidmanieroj estas nekunigeblaj. Mia sukcesa kirliĝo tute ne gravas, sed paroli pri la sistemo DTVVV, jes ja! La t.n. sistemo DTVVV (Démerde-toi vite! vite! vite! - Elkaĉiĝu fulmrapide) estas nur unu el liaj spritaĵoj, kiuj svarmas en lia parolado. Sed Jamel ankaŭ agas kiam li lanĉas en decembro 2005, kun pluraj aliaj steluloj, la kampanjon por instigi junulojn iri al la urnoj, por decidi je iliaj estontecoj balote plivole ol perforte.

Aparte de tiu militantado, Jamel plurolas. En la populara komedio, unue, Le Boulet de Alain Berberian kaj Frédéric Forestier, kaj en 2005 la aktoro renkontas la mondfaman reĝisoron Luc Besson. Mi ŝategas vian laboron deklaris la aktoro al la eminentulo, kiu siaparte respondis Ankaŭ mi ŝategas vian laboron! Ili kune laboris al Angel-A, en kiu Jamel disvolvigas rilaton kun belega strangulino, kiu planis memmortigi sin (rolata de la dana aktorino Rie Rasmussen. Dumtempe li produktis kaj rolis en la filmo Indigènes kiu omaĝas la nord-afrikajn virojn kiuj militis por Francio dum la Dua mondmilito.

Komplico kun la maroka reĝo, Mohamedo la 6-a, li intencas donaci al sia devena lando "Holivudon de la dezerto" kun aroj da filmadstudioj kiuj pulsus la kinan merkaton de Maroko kaj de norda afriko.

Privata vivo redakti

Jamel Debbouze edziĝis kun Mélissa Theuriau la 7-an de majo 2008.

Filmografio redakti

Kiel Aktoro redakti

Kiel Produktisto redakti

Spektakloj Surscene redakti

Eksteraj ligiloj redakti