Le Grand-Bourg

komunumo en la departemento Creuse de Francio

Le Grand-Bourg estas franca komunumo lokita en la departemento Creuse kaj en la regiono Limoĝio. Ĝi havis 1244 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.

Le Grand-Bourg
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Francio Francio
Regiono Limoĝio
Departemento Nord Creuse
Arondismento Guéret
Kantono Le Grand-Bourg (ĉefurbo)
INSEE kodo 23095 [+]
Poŝtkodo 23240
Kodo laŭ INSEE 23095
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro S-ino Mireille Ricard
2008-2014
Demografio
Loĝantaro 1 244 (1 999)
Loĝdenso 16 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 46°09′39″N 1°38′43″O  /  46.16083°N, 1.64528°O / 46.16083; 1.64528 (Le Grand-Bourg) (mapo) Koordinatoj: 46°09′39″N 1°38′43″O  /  46.16083°N, 1.64528°O / 46.16083; 1.64528 (Le Grand-Bourg) (mapo)
Alto 344 m - 497 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 78,91 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Le Grand-Bourg en Francio
46° 09′ 39″ Nordo 1° 38′ 43″ Oriento / 46.1608333333 °N, 1.64527777778 °O / 46.1608333333; 1.64527777778 (mapo)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Le Grand-Bourg [+]
vdr

Ĝi estas etapo de la Jakoba Vojo el Bourges.

Blazono de Le Grand-Bourg.
Blazono de Le Grand-Bourg.

Geografio redakti

Le Grand-Bourg etendiĝas sur 78,91 km², kaj havis 1244 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas nur 16 homoj po kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Creuse, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.

La regiono ĉefe konsistas el malaltaj montoj kaj altebenaĵoj : la plej alta punkto de Le Grand-Bourg situas je alteco de 497 metroj.

Historio redakti

Antaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, Le Grand-Bourg apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.

Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ino Mireille Ricard, kiu do fariĝis la loka urbestro.

Monumentoj redakti

La preĝejo Dipatrino de Le Grand-Bourg estas unu el la malmultaj gotikstilaj religiaj konstruaĵoj en la departemento Creuse. Ĝi havas navon de la 12-a jarcento.

Administrado redakti

Le Grand-Bourg estas la ĉefurbo de la kantono de Le Grand-Bourg. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Guéret, unu el la du arondismentoj de la departemento Creuse.

Vidu ankaŭ redakti