Le Juif polonais (esperante La pola judo) estas opero de Camille Erlanger, laŭ libreto de Henri Cain. La libreto estis adaptita de la samnoma teatraĵo de Erckmann-Chatrian de 1867.

Le Juif polonais
drama muzika verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
vdr
Afiŝo de la premiero

La opero estis unue ludata en Opéra-Comique en Parizo en 1900.

Intrigo redakti

La melodrama kulmino okazas en akto 2 kiam la sono de sledaj sonoriletoj ĉe la geedziĝo de sia filino memorigas la gastejestron Mathias pri la judo, kiun li murdis 15 jarojn antaŭe. Sonĝante, en akto 3, ke li estas juĝita pro la murdo, li konfesas la detalojn de la atako kaj sian forigon de la korpo, kaj mortas pro koratako.