La konsekro de la printempo

(Alidirektita el Le Sacre du Printemps)

La konsekro de la printempo, La rito de la printempoLa ceremonio de la printempo (en franca Le Sacre du printemps, en rusa «Весна священная», Vesna svyashchennaya) estas baleto kaj orkestra koncerto verko de la rusa komponisto Igor Stravinski. Ĝi estis verkita por la pariza sezono de 1913 de la Rusaj Baletoj de la entrepreno de Sergei Djagilev; la origina koreografio estis de Vaslav Nijinski, kun scenaraj desegnoj kaj kostumoj de Nikolao Roerich. Kiam okazis ĝia premiero ĉe la Teatro de la Elizeaj Kampoj la 29an de Majo 1913, la avangarda naturo de la muziko kaj la koreografio kaŭzis fortan sensacion kaj preskaŭ-tumulton en la aŭskultantaro. Kvankam dezajnita kiel verko por la scenejo, kun specifaj fragmentoj akompanantaj la rolulojn kaj la agadon, la muziko atingis saman se ne pli grandan agnoskon kiel koncerta verko, kaj estas amplekse konsiderta unu el plej influaj muzikaj verkoj de la 20a jarcento.

La konsekro de la printempo
Kostumo por La konsekro de la printempo. Rekonstruaĵo de 1991 por la Nacia Opero de Parizo.

Stravinski estis juna, preskaŭ nekonata komponisto kiam Djagilev dungis lin por krei verkojn por la Rusaj Baletoj. La konsekro estis la tria tia projekto, post la sukcesa La Fajrbirdo (1910) kaj Petruŝko (1911). La koncepto malantaŭ La konsekro de la printempo, disvolvigita de Roerich el la skiza ideo de Stravinski, estas sugestita per sia subtitolo, "Bildoj de Pagana Rusio en Du Partoj"; sur scenejo, post variaj primitivaj ritoj celebrantaj la alveno de printempo, junulino estas elektita kiel buĉofera viktimo kaj dancas ĝismorte. Post mikse kritika ricevo el ties origina turneo kaj mallonga prezentado en Londono, la baleto ne estis plu ludata denove ĝis la 1920-aj jaroj, kiam versio koreografiita de Léonide Massine anstataŭis la originalon de Nijinski. Tiu de Massine estis la pionira de multaj plinovigaj produktoj direktitaj de la ĉefaj baletestroj de la mondo, kiuj havigis al la verko tutmonda akceptadon. En la 1980-aj jaroj, la origina koreografio de Nijinski, delonge supozita perdita, estis rekonstruita fare de la Baleto Joffrey en Los Angeles.

La verko de Stravinski enhavas multajn novajn trajtojn por sia tempo, kiaj eksperimentojn en tonaleco, mezuro, ritmo, akcento kaj dissonado. Analizistoj notis en la verko gravan fonon de rusia folklora muziko, rilato kiun Stravinski tendencis nei. La muziko influis super multaj el ĉefaj komponistoj de la 20a jarcento, kaj estas unu el plej registritaj verkoj en klasika repertorio.

Bibliografio redakti

  • Hodson, Millicent. (1996) Nijinsky's Crime Against Grace: Reconstruction of the Original Choreography for Le sacre du printemps. Pendragon Press.

Eksteraj ligiloj redakti