Lee Ming-che (ĉine; naskiĝis en 1975 jaro) estas tajvana politika aktivisto, kiu estis arestita de ĉinaj aŭtoritatoj en la fino de marto de 2017 jaro.[1][2] Kiam Lee Min-che eniris la ĉefteran Ĉinion el Makao, li perdis eblecon kontakti kun sia familio.[3] Homrajtaj aktivistoj el la tuta mondo postulas liberiĝi Lee Ming-che.[4]

Lee Ming-che
Persona informo
Naskiĝo 25-an de februaro 1975 (1975-02-25) (49-jaraĝa)
en Tajpeo
Lingvoj ĉina
Ŝtataneco Tajvano
Okupo
Okupo aktivulo
vdr

Lee laboris por la Demokratia Progresema Partio kaj li estis membro de ne-registara organizaĵo, kaj la incidento pri lia aresto kondukis al malopinioj inter ŝtataj sekurecaj agentejoj de Tajvano kaj Ĉinio.[5]

Reprezentanto de registaro de Ĉinio informis, ke Lee estis akuzita pri okazigo de damaĝo por nacia sekureco de Ĉinio.[6] Ma Xiaoguang, proparolanto de Oficejo por rilatoj kun Tajvano, diris dum gazetara konferenco, ke Lee "nuntempe estas en bona fizika kondiĉo".[7]

Edzino de Lee Ming-che, Lee Ching-yu, provis viziti Pekinon por peti liberigon de Lee Ming-che, klarigi la akuzojn kontraŭ li kaj konvinkiĝi pri protektado de liaj rajtoj.[8] Lee jam uzis sociajn retejojn por antaŭenigi la sukceson de tajvana demokratio al 'almenaŭ 100 homoj' en kontinenta Ĉinio.[9] Dum tiu okazo, li vizitis Ĉinion por organizi kuracadon de sia bopatrino .[10] En klopodo trovi edzon, Lee Ching-yu rezervis flugon el Tajvano en Ĉinion la 10-an de aprilo,[11] sed la ministerio pri publika sekureco de Ĉinio malpermesis al ŝi viziti kontinentan Ĉinion.[12]

En aprilo de 2022, la ĉina komitato pri tajvanaj oferoj deklaris, ke sano de Lee Ming-che estas stabla, kaj li estos liberigita post kvin-jaraga enprizoniĝo.[13] Li estis liberigita la 14-an de aprilo de 2022 jaro, kaj revenis al Tajvano la nekstan tagon.[14]

Referencoj redakti

  1. China confirms arrest of Taiwan activist Lee Ming-che | Taiwan News. Al Jazeera (29a de marto 2017). Alirita 2017-04-03.
  2. China: Taiwan NGO worker detained on vague national security charges. Amnesty International (2017-03-29).
  3. 'I know he is alive': wife of Taiwan activist seized by China pleads for release. The Guardian (28a de aprilo 2017).
  4. China urged to release Lee Ming-che. Taipei Times (2017-03-27). Alirita 2017-04-03.
  5. Taiwan News (1a de aprilo 2017). The Lee Ming-che incident, a big fight between Taiwan and China security institutions. Taiwan News. Alirita 2017-04-03.
  6. Taiwanese rights advocate Lee Ming-che held in China. BBC News. Alirita 2017-04-03.
  7. Lee Ming-che held on suspicion of 'endangering national security': China. The China Post. Alirita 2017-04-03.
  8. Wife, rights groups urge Lee’s release. Taipei Times (2017-03-27). Alirita 2017-04-03.
  9. China's detention of a human rights activist from Taiwan won't do relations any good. LA Times. Alirita 2017-04-03.
  10. Lee Ming-che's wife says he's in detention in China | Cross-Strait Affairs | FOCUS TAIWAN - CNA ENGLISH NEWS. Focustaiwan.tw (2017-03-28). Alirita 2017-04-03.
  11. Matthew Strong (2017-04-04). Wife of detained Taiwan rights activist books flight to China. Taiwan News. Alirita 2017-07-17.
  12. Chris Horton (2017-04-10) Wife of Detained Activist From Taiwan Is Barred From China. The New York Times. Alirita 2017-07-17.
  13. "Jailed Taiwanese Lee Ming-che to be released soon: Chinese official", 13 April 2022. Republished as: "Lee Ming-che’s date for release ‘soon,’ China says", Taipei Times, 2022-04-14. Kontrolita 2022-04-14.
  14. "Taiwanese activist returns home after being released from prison in China", 15 April 2022.