Papa legato

Sendito de la papo ĉe apartaj lokaj eklezioj aŭ ĉe ŝtataj aŭtoritatoj.
(Alidirektita el Legacio)

Papa legatolegato de la Roma Pontifiko, estas sendito de la papo, lia stabila reprezentato ĉe propraj lokaj eklezioj aŭ ĉe ŝtataj aŭtoritatoj.

Papa legato, el Dekretaro de papo Bonifaco la 8-a (1294-1303). British Museum, 23923.

Alifoje legatoj estas “delegitoj” aŭ “observantoj” ŝarĝitaj por “papa misio” ĉe episkoparaj konferencojkongresoj.

Kiam legato estas oficiale akreditita ĉe ŝtata registaro li prenas la nomon de apostola nuncio.

Kiam legato estas akreditita ĉe apartaj memjuraj Eklezioj, li taskiĝas informi la Apostolan Seĝon pri la kondiĉoj de la lokaj eklezioj, kaj asisti la lokan episkopon, en la respekto de lia jura povo.

Historio redakti

Tiu ofico ekzistis ekde la origino de la papado: papaj legatoj estis senditaj al koncilioj, eĉ en la 4-a jarcento. Inter la unua papaj legatoj, kiuj poste fariĝis papoj, aperas papo Hilario (legato ĉe la unua Koncilio de Efeso en 431) kaj papo Gregorio la Granda (legato ĉe Konstantinopolo ekde 579 ĝis 586).

Dum la luktoj inter papado kaj imperio la papoj kutimis ŝarĝi legaton por negoci gravajn aferojn; tiel okazis ankaŭ kun diversaj eŭropaj registaroj. Tio konstatiĝas aparte en la rilatoj de papado kun la italaj komunumoj (aŭ sinjorioj). Ĝis la 14-a jarcento la legata ofico ne estis ĉiamdaŭra, sed legita al traktado de unuopa kazo aŭ realigo de misio limigita en la tempo.

Papa legato dum la Papa Ŝtato redakti

Kun la foriĝo de la papa sidejo el Italio (Papado en Avinjono), la malĉeesto de la papa aŭtoritato prezentiĝis oportuno al la papŝtataj municipoj konsistuiĝi en politikaj korpoj preskaŭ sendependaj. En urboj kie nobela familio estis uzurpinta la povo al la municipoj, la sinjoroj ekkonduktis tirane.

Okazis pro merito de la agado de granda legato, origine hispana, Egidio Albornoz se la apostola Seĝo povis rekonstrui la unuecon de la Papa ŝtato. Albornoz sukcesis, eĉ per la uzo de la armeo, altrudi obeon kaj disciplinon: la apartaj kvazaŭŝtatoj reakceptis la kontrolon de la Eklezia rektoro provinva [1]. Kun Albornoz, la legata ofico komencis esti ĉiandaŭra.

La legato, nomumita laŭplaĉe de la suvereno kaj investita de vastegaj povoj kaj ne limigita de la buleoj, foje ricevis povon sur pli ol unu provinco kaj foje okupis la oficon de la eklezia rektoro.

En la elekto de la legatoj. la papoj laŭlongatempe profitis de parencoj (kardinalo Nepo) kaj, se la papo estis n-itala, de samnacianoj. Kiam temas pri administrado-regado, la ofico de la legato daŭris ĉirkaŭ tri jaroj.

Kun la reveno de la papo al Romo, la ofico kaj funkcio de la "unika legato" iom post iom malaperis. Komence de la 15-a jarcento la papoj decidis konfidi la kvin grandajn provincojn al “Kardinaloj Legatoj”.

Diversaj tipoj de papa legato redakti

Legatus a latere (el la latina lingvo latus = flanko, nome “intima, plenŝarĝita). [2]Kutime tiu legata ofico estas konfidita al la plej altaj ranguloj de la sacerdota grupo, nome al kardinaloj. Temas pri ekstraordinara investado kiel alter ego (kiel li, kiel la papo mem) kaj kiel tia li posedas plenajn povojn.

Legatus natus (legato naskita), nome ne individue nomumita, sed pro la ofico mem plenumita: kutime temas pri episkopo aŭ episkopo de aparta diocezo kiel okazis por la antaŭreforma[3] ĉefepiskopo de Canterbury kaj Prago.

Legatus Missus (laŭlitere “legato sendito”): temas pri kurtdaŭra tasko limigita al aparta problemo.

Notoj redakti

  1. La rektoro estis reganto de la provinco. La rektoroj aŭ regantoj, aŭ grafoj kiel ili estis nomataj en iuj lokoj, dependis de la papa legato (aŭ ĝenerala vikario en la provincoj en kiuj tiu ofico estis establita).
  2. Bellenger, Dominic Aidan; Fletcher, Stella (2001). Princes of the Church: A History of the English Cardinals. Stroud, UK: Sutton. p. 2. ISBN 0-7509-2630-9.
  3. La sendependiĝo de la angla eklezio el la jurisdikcio de la papo dekrete de Henriko la 8-a.

Bibliografio redakti

  • Bellenger, Dominic Aidan; Fletcher, Stella (2001). Princes of the Church: A History of the English Cardinals. Stroud, UK: Sutton. p. 2. ISBN 0-7509-2630-9
  • M. Olivieri, Natura e funzioni dei legati pontifici nella storia e nel contesto ecclesiologico del Vaticano II, Libreria Editrice Vaticana, Città del Vaticano 1982.
  • Katolikaj enciklopedioj
    • [1] Enciclopedia_Cattolica
    • [2] Cathopedia: Voci indispensabili (Voĉoj esencaj)]
    • [3] Catholic_Encyclopedia

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti