Lehel Ódry
(Alidirektita el Lehel Odry)
ÓDRY Lehel [pr. odri] Audry estis hungara kantisto (baritono), operreĝisoro naskiĝinta en Hungara reĝlando en Nemesmilitics (nuntempa Svetozar Mileticj (Sombor) en Serbio) la 30-an de novembro 1837 kaj mortinta en Arad (jam en Rumanio) la 5-an de februaro 1920. Li estis patro de aktoro Árpád Ódry.
Lehel Ódry | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1837 en Svetozar Mileticj |
Morto | 5-an de februaro 1920 (82-jaraĝa) en Arad |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Familio | |
Infanoj | Attila Odry (en) ![]() ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | operkantisto opera director (en) ![]() libretisto ![]() |
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/2b/Odry_Lehel_80_%C3%A9vesen_1920-4.jpg/220px-Odry_Lehel_80_%C3%A9vesen_1920-4.jpg)
Lia kariero
redaktiLehel Ódry en 1858 estis aktoro ĉe malgrandaj trupoj. En 1962 li aperis en Koloĵvaro, en 1863–64 li estis ĥoristo de la Nacia Teatro (Budapeŝto), poste solisto. En 1865 li estis solisto de la teatro de Koloĵvaro, inter 1869–72 de la Nacia Teatro. Inter 1878–1884 li ankaŭ reĝisoris. Kiel gasto li elpaŝis en Vieno, Pozsony kaj Arad. Li estis framasono [1].
Lia vivverkaro
redaktiEl liaj roloj
redakti- Jago (Verdi: Otello);
- Mephisto (Gounod: Faust);
- Hans Sachs (Wagner: A nürnbergi mesterdalnokok);
- Tonio (Leoncavallo: Bajazzók).
El liaj scenarlibroj
redakti- Erkel F.: Brankovics György (kun F. Ormay, 1874).
El liaj dramoj
redakti- Piros Panna,
- A fehér páva,
- A virágasszony leánya (1877).
El liaj libroj
redakti- Az életből és a színpadról (1875);
- Ének- és játékmester (1893).