Lehman Wendell
usona dentisto kaj esperantisto
Lehman WENDELL (ŭendel), (naskiĝis la 2-an de januaro 1878 en Sycamore (Illinois - mortis en majo 1977 en Minneapolis, Usono) estis usona esperantisto kaj dentisto, esperantisto ekde 1907.
Li estis honora membro de ELNA, vicprezidanto de EANA, 1910; prezidanto de Esperanto-Grupo de Tacoma (Washington), 1913; prezidanto de Esperanto-Grupo de Minneapolis kaj Saint Paul (Minnesota), 1925; vicprezidanto de EANA, 1927. Instruis Esperanton en Universitato de Minnesota de 1926. Tradukis Sub la Meznokta Suno; Sep Ridoj; kaj La lasta Usonano. Membro de UEA dum pluraj jardekoj.
Verkoj kaj tradukojRedakti
- Esperanto: the second language for all (1930)
- Indiana Legendo pri la Ventoj
- Sep Ridoj: amerikaj humuraĵoj
- Sub la Meznokta Suno (traukaĵoj kaj originalaĵoj el la sveda lingvo, 1910)
- Mitchell, J. A.: La lasta Usonano: fragmento el la taglibro de Kan-Li, princo de Dimf-Ju-Ĉur kaj admiralo en la persa maristaro (1911, 1924)