„ Ĉi tiu estas la laste aperinta libro en la bonega “ Esperanto Biblioteko Internacia ”
de Miler & Borel, kies volumetoj fariĝis tiel popularaj ĉe instruistoj kaj lernantoj en niaj kursoj. Prezentita kiel taglibro de la Persa Ŝipo Testudo en la jaro 2931 A.D., kiu transiras la Atlantikon kaj denove “eltrovas ” la Usonan kontinenton, ĝi rakontas pri la esploroj faritaj de kelkaj persoj en la antikvega Novjorko. La aventuroj kaj mirindaj eltrovoj de la ŝipanaro en la ruinoj de tiu iame famega urbo, la amika satiro pri la Usonaj moroj kaj kutimoj, kaj la priskribo de la sanga batalo, en kiu pereis la lasta el Usonanoj, amuzos ĉiun leganton. ”
„ Tiu libreto, n.o 20 de la Esperanta Biblioteko Internacia (0.100 Sm.) estas tre leginda verketo, bonstila kaj por ĉiuj senpene komprenebla. Ĝi estas fantazia rakonto el la jaro 2951. ĉiuj usonanoj mortis krom unu.
Persa ŝipo kun eksploradaj celoj alvenas en la ruinoj de Nov Jorko. Iu el la pasageroj (sic), profesoro de historio donas kuriozajn detalojn pri la vivmaniero kaj kutimoj de la iamaj Usonanoj. ”
„ Meditiga kajereto! Ĝi enhavas en humora formo la historion de la usonanoj, kia ĝin skribos estontaj historiistoj. La taglibro de persa esplorkavavano al la forgesita kontinento Ameriko estas datita de la 10-a de majo ĝis 7-a de junio de la jaro 2951. Ili ŝipe alvenas kaj trovas la restaĵojn de ruiniĝintaj urboj. Ĉio estas por ili stranga kaj ankaŭ por la kunestanta specialisto, profesoro por historio kaj lingvoj antikvaj, neklarigebla. Post longa migrado ili trovas duonsovaĝulon kun lia edzino kaj maljuna viro. Tiuj estis la lastaj, kiuj restis el sia raso. "En antikvaj tempoj la lando enhavis multajn milionojn da samlandanoj. Ili estis la plej potenca nacio en la mondo. Li ne povis legi. Li havis du nomojn, unu estis „Jon“, la alian li jam forgesis.“ En ebria stato post ĝuado de forta alkoholajo mastro kaj gastoj interbatiĝas, li majstre boksas kaj boksmortigas ses persojn kaj mem estas mortbatata fine. — La enkonduka frazo de la libreto tekstas: „Al tiuj meditemaj Persoj, kiuj povas legi averton en la subita leviĝo kaj neatendita formorto. de malsaĝa popolo, tiu ĉi libro estas dediĉita.“ ”