Leiden und Größe Richard Wagners

Sufero kaj grando de Richard Wagner (ger: Leiden und Größe Richard Wagners) estas traktaĵo, kiun Thomas Mann verkis en 1933. En ĝi li temigas sian rilaton al la verkaro kaj la persono de Richard Wagner. Mann diras unuaflanke pri la ravo, kiu deiras de la muziko kaj kiu kaptis lin, aliaflanke li kritikas grave la personecon kaj la intencojn de Wagner.

Leiden und Größe Richard Wagners
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Thomas Mann
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 10-a de februaro 1933
Ĝenro eseo
vdr
Titolaĝo de la solopresaĵo de la traktaĵo el 1933

Antaŭ la presita traktaĵo Mann prezentis Suferon kaj grandon de Richard Wagner en 1933 kiel prelego okaze de la 50-a mortodatreveno de Wagner en Munkeno. Li analizis la vagneran vivoverkaron kaj okupiĝis tiamaniere kritike pri la personeco kaj la muziko de Wagner, ke okazis enscenigita protesto kontraŭ la verkisto. Tiu ĉi „protesto de la Richard-Wagner-Urbo Munkeno“, kiu aperis la 16-an kaj 17-an de aprilo 1933 en la Münchener Neuesten Nachrichten kaj estis subskribita interalie de Hans Knappertsbusch, Richard Strauss kaj Hans Pfitzner.