Leisnig

komunumo de Saksio en Germanio

Leisnig estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Centra Saksio de la federacia lando Saksio. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 8249 loĝantojn sur areo de 78,08 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 105 loĝantoj/km².

Leisnig
Blazono
Leisnig (Germanio)
Leisnig (Germanio)
DEC

Map

urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Saksio
Distrikto Distrikto Centra Saksio
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 034321
Poŝtkodo 04703
Aŭtomobila kodo FG
Oficiala Municipokodo 14522310
Subdivido Urbocentro (Kernstadt) kaj 12 partoj
Politiko
Komunumestro Heiner Stephan
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Markt 1
Demografio
Loĝantaro 8249 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 51° 10′ N, 12° 56′ O (mapo)51.159512.9266Koordinatoj: 51° 10′ N, 12° 56′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 161 m
Areo 29,96 km²
Oficiala retejo https://www.leisnig.de/
vdr

Najbaraj komunumoj estas (dekstrume) Großweitzschen kaj la urbo Hartha en la distrikto Centra Saksio same kiel la urbo Colditz kun la antaŭa komunumo Zschadraß en la najbara distrikto Leipzig.

Famuloj

redakti
  • Petrus Apianus, humanisto, filologo, matematikisto, astronomo, geografo kaj kartografo.

Rilatoj al Esperanto

redakti

Antaŭ la unua mondmilito ĉi tie loĝis kaj aktivis la esperantisto d-ro Paul Haller. En la gazeto Germana Esperantisto publikiĝis lia raporto de vojaĝo tra Nedeerlando kaj Belgio al Parizo fine de julio kaj komence de aŭgusto 1914, en brila somera vetero kaj gastigate per plej amikemaj lokaj esperantistoj, kiam ĉie la gazetoj kaj kinejoj raportis pri baldaŭa erupcio de la milito kaj semis malamon kontraŭ "la germanoj".[1]

Referencoj

redakti

Eksteraj rilatoj

redakti
 
Leisnig vidata de la rivero Mulde
 
burgo Mildenstein, konstruita en la 10-a jarcento