Lektoro

(Alidirektita el Lektorino)

Lektoro (latine: lector = leganto) estas titolo de instruisto aŭ instruanto diversvalora laŭ unuopaj landoj.

Lektoro

Lektoro povas esti universitata instruisto, precipe de fremdaj lingvoj, sed ankaŭ instruisto gimnazialicea, eĉ amatora kursestro aŭ gvidanto de prelegoj dum seminariosimpozio.

Oni parolas ekzemple pri lektoroj de matematiko ĉe universitato, pri lektoroj de fremdaj lingvoj, pri lektoroj de korespondaj Esperanto-kursoj, pri lektoroj de lecionoj por plenkreskuloj k.s.

La universitata lektoro gvidas sian lektorejon, ekz. sekcion de fremdaj lingvoj.

Vidu ankaŭ redakti