Lemberk estas kastelo en Ĉeĥio, kiu estiĝis pro alikonstruo de burgo en la 16-a jarcento. Ĝi troviĝas 3 km nordoriente de urbeto Jablonné v Podještědí sur katastro de municipo Lvová en distrikto Liberec en Regiono Liberec.

Lemberk
germane: Lämberg
kastelo
Kastelo Lemberk
Oficiala nomo: Lemberk
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distrikto Distrikto Liberec
Administra municipo Lvová
Historia regiono Bohemio
Montaro Ralska montetaro
Situo Lemberk
 - koordinatoj 50° 46′ 39″ N 14° 47′ 16″ O / 50.77750 °N, 14.78778 °O / 50.77750; 14.78778 (mapo)
Stiloj gotika, renesanca, baroka
Materialo masonaĵo
Konstruado 16-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Lemberk
Retpaĝo: www.zamek-lemberk.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

Origine gotika burgo de la nobela familio Markvartic estis rekonstruita en renesanca stilo kaj adaptita baroke. La burgo konatas kiel vivloko de pli poste sanktigita Zdislava z Lemberka, protektantino de malsanuloj kaj suferantoj.

Vidindaĵoj redakti

  • 1-a itinero – historia ekspozicio (renesancaj kaj barokaj internoj, kuirejeo, kapelo, superula oficejo)
  • 2-a itinero - muzeo de sankta Zdislava z Lemberka (inkluzive t.n. ĉambreton de Zdislava), daŭra ekspozicio de modernaj artaj vitraĵoj, portempaj ekspozicioj en kastela rajdejo
  • Bredovský zámeček (kasteleto de Bred) – origine parto de la kastelo – klasikisme adaptita somera kasteleto de la familio Bred), ĉirkaŭita de ĝardeno kun skulptornamo, nuntempe sidejo de Patrujscienca muzeo kaj galerio en Česká Lípa (kun ekspozicioj naturscienca, artmetia, agrikultura, popolarkitektura, ekologia)
  • proksime al la kastelo – t.n. akvofonto de Zdislava

Praktikaj informoj redakti

  • La kastelo kaj kasteleto publike alireblas ekde aprilo ĝis oktobro.
  • Aktualajn informojn pri okazantaj kulturaj aranĝoj vidu en la retpaĝaro.

Literaturo redakti

RŮŽIČKA, Jiří: Českolipsko do kapsy. [vol.1 ]. Praha, KMa 2007. ISBN 978-80-7309-488-1. Ĉapitro Lemberk, p.. 85-86.

Eksteraj ligiloj redakti