Lemwerder

komunumo en Malsupra Saksio, Germanio

Lemwerder estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Wesermarsch de la federacia lando Malsupra Saksio. Historie la teritorio apartenas al la regiono Oldenburgio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 7147 loĝantojn. La komunuma teritorio senpere limas al la pli granda urbo Bremeno kaj konsidereblas okcidenta antaŭurbo de la urbego.

Lemwerder
Blazono
Lemwerder (Germanio)
Lemwerder (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Malsupra Saksio
Distrikto Distrikto Wesermarsch
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 0421
Poŝtkodo 27809
Aŭtomobila kodo BRA
Oficiala Municipokodo 03461006
Subdivido 5 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Hans-Joachim Beckmann
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Stedinger Str. 51
Demografio
Loĝantaro 7147 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (tabelo A100001G)]
Geografio
Geografia situo 53° 10′ N, 8° 37′ O (mapo)53.1666666666678.6166666666667Koordinatoj: 53° 10′ N, 8° 37′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 1 m
Areo 36,38 km²
Oficiala retejo http://www.lemwerder.de
vdr

En la komunuma teritorio, borde de la rivero Weser troveblas pluraj grandaj ŝipfarejoj, kiuj estas signifa parto de la komunuma ekonomio.

Rilatoj al Esperanto redakti

En Lemwerder interalie loĝas la esperantista paro Franz Kruse, eksa prezidanto de Germana Esperanto-Junularo kaj estrarano de Germana Esperanto-Asocio, kaj Elisabeth Kuhl-Kruse, eksa estraranino de Germana Esperanto-Junularo, kun tri jam plenkreskaj esperantistaj infanoj.

 
panorama turo en Lemwerder