Leo Semaŝko
Leo Semaŝko (ruse Лев Михайлович Семашко) estas rusia sociologo el Sankt-Peterburgo, kiu proponas en siaj verkoj egalecan internacian uzon de Esperanto apud la angla (t. n. „internacia dulingvismo“). Li estas iniciatinto kaj fondinto de GGHA, internacia kontraŭfaŝisma NRO.
Leo Semaŝko | |
---|---|
Persona informo | |
Lingvoj | rusa |
Ŝtataneco | Rusio |
Okupo | |
Okupo | sociologo |
Semaŝko ne nur proponas tiun ideon, kiun li opinias transira, sed ankaŭ sekvas ĝin. Lia libro pri tetrasociologio aperis en 3 lingvoj: la rusa, la angla kaj Esperanto.