Tetrasociologio estas sociologia skolo de rusia socia filozofo Leo Semaŝko en kiu li prezentas internacian eldonprojekton pri la temo "Multkultura dialogo de lingvoj, komunikiloj, religiojj kaj mondkonceptoj". En la tria ĉapitro de la libro Tetrasociologio: de sociologia imagpovo tra dialogo al universalaj valoraĵoj kaj harmonio M. Aboljskaja pritraktas la temon Esperanto - lingvo de interkultura dialogo[1]. Unu el la ideoj kadre de tetrasociologio estas, ke neŭtrala internacia lingvo Esperanto povus harmoniigi internaciajn rilatojn kaj faciligi internacian komunikadon.

Ideo pri harmonio estas tre grava por tetrasociologio. En 2007 estis publikigita la Granda Ĉarto de Harmonio, kiu interalie mencias la uzon de Esperanto, enkondukon de infana voĉdonrajto kaj aliaj ideoj[2].

Tetrasociologio rilatas al la Scienco de Tutmonda Paco (STP) kiu asertas ke nur harmonia packulturo kapablas ekskludi kaj malhelpi militojn, malriĉecon, teroron kaj perforton kaj je loka kaj je tutmonda skaloj.

Literaturo en Esperanto redakti

Leo Semashko k.a;, Tetrasociologio: de sociologia imagpovo tra dialogo al universalaj valoraĵoj kaj harmonio, eld. SPRŜTU, 2001, Sankt-Peterburgo[3].

Vidu ankaŭ redakti

Sociologio

UNESKO-premio Madanjeet Singh

Paco

Milito kaj paco

Eksteraj ligiloj redakti

(angla) Worldwidepeaceorganization (Tutmonda pacorganizo)

(plurlingve) Peacefromharmony.org , elekteblas ankaŭ paĝo en Esperanto

Referencoj redakti

  1. (eo) Tetrasociologio: agnosko de Esperanto, recenzo de Anatolo Goncarov, Literatura Foiro, pagxoj 331-332
  2. (eo) L. M. Semaŝko, Tetrapsikologio: harmoniigo de la homo kaj socio
  3. (eo) Leo Semaaŝko, Tetrasociologio: de sociologia imagpovo tra dialogo al universalaj valoraĵoj kaj harmonio, Libroservo de Universala Esperanto-Asocio.