Leonardo Fioravanti (dezajnisto)

Leonardo FIORAVANTI (* 1938 ) estas itala aŭto-dezajnisto, kiu laboris por Pininfarina en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kie li projektis multajn sportaŭtojn por Ferrari, kiuj nun estas inter la serĉataj klasikaĵoj. En 1991, Fioravanti fondis la dezajnostudion Fioravanti Srl, de kiu li estas nuntempe la direktoro.

Leonardo Fioravanti
Persona informo
Naskiĝo 31-an de januaro 1938 (1938-01-31) (86-jaraĝa)
en Milano
Lingvoj itala
Ŝtataneco Italio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Politekniko de Milano Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo dezajnisto
inĝeniero
entreprenisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Desegnoj de aŭtomodeloj

redakti
 
Ferrari 288 GTO
 
Ferrari 365GTB, popularly konata kiel la Daytona
 
Ferrari 365 GT4 2+2

Por Pininfarina

redakti

Ĉe Pininfarina, Fioravanti dizajnis la sekvajn modelojn, inter aliaj:

  • Dino 206 GT kaj 246 GT (kun Aldo Brovarone)[1]
  • Ferrari 365 GTB/4 „Daytona“
  • Ferrari 365 GT/4 BB
  • Ferrari 365 GT4 2+2
  • Ferrari 308
  • Ferrari 288 GTO
  • Ferrari Pinin
  • Fiat 130 Coupé
  • Lancia Gamma Berlina

Por Fioravanti Srl

redakti
  • Fioravanti Sensiva (1994)
  • Fioravanti Nice (1996)
  • Fioravanti Flair (1996)
  • Ferrari Fioravanti F100 (1998)
  • Fioravanti F100r (2000)
  • Fioravanti Tris (2000)
  • Fioravanti LF (Alfa Romeo Vola) (2000)
  • Fioravanti Yak (2002)
  • Fioravanti Kyte (2004)
  • Lancia Kandahar (2005)
  • Fioravanti Skill (2005)
  • Fioravanti Thalia (2006)
  • Fioravanti Hidra (2008)[2]
  • Fioravanti LF1 (2009)

Referencoj

redakti
  1. Smale, Glen. (2010) Ferrari Design: The Definitive Study. Haynes Publishing, p. 94–105.
  2. Fioravanti Hidra Concept (5 March 2008). Alirita 15 June 2018.

Eksteraj ligiloj

redakti