Grebenișu de Câmpie
komunumo en Rumanio
(Alidirektita el Leorința)
Grebenișu de Câmpie [grebeniŝu de kimpie] (hungare: Mezőgerebenes [mezogrebeŝ], germane: Gerbesch [GERbeŝ]) estas komunumo en Rumanio orient-nordoriente de Luduș. En 1910 ĝi havis 1 245 loĝantojn (hungaroj, rumanoj, ciganoj) kaj en 1992 1 455 (rumanoj, 2 % da hungaroj). Ĝia unua skriba mencio estas el 1294. En mezepoko ĝi estis hungara servutulvilaĝo, sed de 15-a jarcento tie jam loĝis ankaŭ rumanoj. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Torda-Aranyos vármegye). Apartenas al ĝi la vilaĝoj Leorința kaj Valea Sânpetrului.
Grebenișu de Câmpie | ||
---|---|---|
Komunuma sidejo | ||
komunumo en Rumanio | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Mureș | |
Alinome | Mezőgerebenes (hungare) | |
Iama hungara departemento | Torda-Aranyos | |
Situo | 46° 37′ N, 24° 19′ O (mapo)46.60888888888924.311666666667Koordinatoj: 46° 37′ N, 24° 19′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 325 m | |
Poŝtkodo | 547290 | |
Loĝantaro | ||
– komunumo | 1,684 (en 2011) | |
– vilaĝo | 1,068 (en 2011; 1.027 en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 117284 | |
Situo
redaktiGrebenișu de Câmpie situas ĉe la rivereto Hârtoape. La distrikta vojo DJ151A ligas ĝin al Band kaj al Bujor.
La nomparto "de Câmpie" rilatas al la Ebenaĵo de Transilvanio (rumane Câmpia Transilvaniei).
Fonto
redakti- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio).
Eksteraj ligiloj
redakti- Komunuma retejo Arkivigite je 2015-02-07 per la retarkivo Wayback Machine
- Interaga mapo de la distrikto Mureș
- Popolnombrado 2002
-
Situo en la distrikto