Leroy Sané

germana futbalisto

Leroy Sané - prononco laŭ sistemo IFA germane ˈlɛ.ʀɔʏ ˈza.nɛː, france lə.ʁwa sa.ne, naskiĝis la  11-an de januaro 1996(nun 1996-01-11) en Essen, do nun 28-jara - estas germana profesia futbalisto. Li estas la filo de germana partino kaj de senegala patro, kiu mem kreskis en Francio – la patrino estis ĉampionino de ritma gimnastiko kaj la patro estis profesia futbalisto, la filo do kreskis en sportema familio. Ekde la jaro 2015 Leroy Sané estas membro de la vira germana nacia teamo de futbalo, post kiam antaŭe jam de la jaro 2014 li partoprenis en la naciaj teamoj de sub-19- kaj sub-21-jaruloj. Post infanaj jaroj en la junularaj teamoj de la klubo SC Wattenscheid 09 kaj FC Schalke 04, Bayer 04 Leverkusen kaj denove FC Schalke 04 inter la jaroj 2001 (tiam 5-jara) kaj 2014, li ekde 2014 estas profesia futbalisto de la klubo FC Schalke 04. Li partoprenis kadre de la germana nacia teamo en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016 en Francio, kaj en ties matĉoj rekoneblis per la ĉemiza numero "20", en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2021 havis la ĉemizan numeron "19" kaj same en la Futbala Mondpokalo 2022 en Kataro.

Leroy Sané
Persona informo
Naskonomo Leroy Aziz Sané
Naskiĝo 11-an de januaro 1996 (1996-01-11) (28-jaraĝa)
en Essen
Lingvoj germana
Ŝtataneco GermanioFrancio
Familio
Patro Souleyman Sané
Patrino Regina Weber
Frat(in)oj Kim Sané • Sidi Sané
Okupo
Okupo futbalisto
vdr
Leroy Sané