Bayer 04 Leverkusen

germana sporta kaj aparte futbala klubo

Bayer 04 Leverkusen (oficiala nomo Bayer 04 Leverkusen Fußball GmbH) estas profesia futbalklubo en la germania urbo Leverkusen proksime de Kolonjo. La eksa licenca futbala sekcio de la de la sporta klubo TSV Bayer 04 Leverkusen en 1999 transformiĝis al memstara komerca societo kaj ekde tiam estas centprocenta filio de la kemia konzerno Bayer AG, el kies laboristaro la sporta klubo origine ekestis la 1-an de julio 1904.

Bayer 04 Leverkusen
futbala klubo • profesia sporta teamo
Kluba nomo  Bayer 04 Leverkusen Fußball GmbH
Fondita  1-a de julio 1904
Stadiono  BayArena
Kapacito  30 210
Prezidanto  afergvidanto Wolfgang Holzhäuser
Trejnisto  Sascha Lewandowski, Sami Hyypiä
Ligo  unua germania ligo de futbalo - Bundesliga
2021/22  3-a pozicio
Oficiala retejo  www.bayer04.de
Hejme
Ekstere
vdr

La unua futbala teamo de Bayer 04 en 1979 avancis al la unua germania ligo de futbalo - Bundesliga kaj de tiam sen interrompoj konkuras en la plej alta nacia ligo de futbalo. Ekde la venko de la UEFA-pokalo en 1988 ĝi estas inter la entute ok germanaj profesiaj klubaj futbalteamoj, kiuj gajnis internacian titolon. Inter la plej grandaj sukcesoj de la klubo krome kalkuliĝas la gajno de la nacia pokalo en 1993 kaj la atingo de la finalo de la Ligo de Ĉampionoj de UEFA en 2002. Pro multaj duaj pozicioj en diversaj turniroj dum la lastaj 15 jaroj, interalie kvin duaj pozicioj en germanaj ĉampionecoj, la teamo tamen havas la renomon de "eterne nur dua plej bona" teamo - iuj mokantoj eĉ laŭ la silabo "vic-" de la vorto "vicĉampiono", germanlingve "Vize-" nomas la urbon kaj sian teamon "Vizekusen".

Sukcesoj redakti

Venkoj redakti

  • Nacia pokalo (DFB-Pokal) 1993
  • UEFA-pokalo - ekde 2009 nomata Eŭropa Ligo de UEFA - 1988
  • Halofutbala nacia pokalo (DFB-Hallen-pokalo) 1994

Duaj pozicioj redakti

  • Ligo de Ĉampionoj de UEFA: 2002
  • dua pozicio en la unua germania ligo de futbalo - Bundesliga: 1999, 2000, 2002, 2011
  • nacia pokalo (DFB-Pokal) 2002, 2009

Teamo de la sezono 2011/12 redakti

golisto defendo mezo atako
1 René Adler  
22 David Yelldell    
23 Bernd Leno  
36 Fabian Giefer  
2 Daniel Schwaab  
3 Stefan Reinartz  
4 Bastian Oczipka  
5 Manuel Friedrich  
14 Vedran Ćorluka  
20 Danny da Costa  
21 Ömer Toprak    
24 Michal Kadlec  
27 Gonzalo Castro  
6 Simon Rolfes   (teamestro)  
7 Tranquillo Barnetta  
8 Lars Bender  
10 Renato Augusto  
13 Michael Ballack  
17 Michael Ortega  
18 Sidney Sam  
38 Karim Bellarabi    
9 André Schürrle  
11 Stefan Kießling  
19 Eren Derdiyok  
41 Samed Yeşil    

Transiroj antaŭ la sezono 2011/12 redakti

Novaj teamanoj
nacieco nomo antaŭa klubo transira periodo
    Karim Bellarabi Eintracht Braunschweig somero 2011
  André Schürrle 1. FSV Mainz 05 somero 2011
    Ömer Toprak SC Freiburg somero 2011
  Bastian Oczipka FC St. Pauli (antaŭe forpruntita) somero 2011
    David Yelldell MSV Duisburg somero 2011
  Bernd Leno VfB Stuttgart (nun forpruntita) somero 2011
  Michael Ortega Atlas Guadalajara (nun forpruntita) somero 2011
  Bernd Leno VfB Stuttgart vintro 2012
  Vedran Ćorluka Tottenham Hotspur (nun forpruntita) vintro 2012
Foriraj teamanoj
nacieco nomo nova klubo transira periodo
  Marcel Risse 1. FSV Mainz 05 somero 2011
  Tomasz Bobel kariera fino somero 2011
  Benedikt Fernandez senkluba somero 2011
  Sami Hyypiä kariera fino somero 2011
  Burak Kaplan Beşiktaş Istanbulo somero 2011
  Zvonko Pamić MSV Duisburg (nun forpruntita) somero 2011
  Domagoj Vida Dinamo Zagreb somero 2011
  Constant Djakpa Eintracht Frankfurt somero 2011
  Richard Sukuta-Pasu 1. FC Kaiserslautern somero 2011
  Kevin Kampl VfL Osnabrück somero 2011
  Arturo Vidal Juventus Torino somero 2011
  Nicolai Jørgensen 1. FC Kaiserslautern (nun forpruntita) vintro 2012
  Hanno Balitsch 1. FC Nürnberg vintro 2012

Transiroj antaŭ la sezono 2012/13 redakti

Novaj teamanoj
nacieco nomo antaŭa klubo transira periodo
  Jens Hegeler 1. FC Nürnberg (antaŭe forpruntita) somero 2012
  Haĝime Hosogai FC Augsburg (antaŭe forpruntita) somero 2012
  Nicolai Jørgensen 1. FC Kaiserslautern (antaŭe forpruntita) somero 2012
  Lucas 1. FC Kaiserslautern (antaŭe forpruntita) somero 2012
  Zvonko Pamić MSV Duisburg (antaŭe forpruntita) somero 2012
  Philipp Wollscheid 1. FC Nürnberg somero 2012
Foriraj teamanoj
nacieco nomo nova klubo transira periodo
  René Adler Hamburger SV somero 2012
  Michael Ballack nekonate somero 2012
    Tranquillo Barnetta nekonate somero 2012
  Vedran Ćorluka Tottenham Hotspur (antaŭe forpruntita) somero 2012
  Michael Ortega Atlas Guadalajara (antaŭe forpruntita) somero 2012
  Eren Derdiyok TSG 1899 Hoffenheim somero 2012
    Thanos Petsos SpVgg Greuther Fürth somero 2012
  Fabien Giefer Fortuna Düsseldorf somero 2012
  Bastian Oczipka Eintracht Frankfurt somero 2012

Trejnistaro en la sezono 2011/12 redakti

nomo funkcio
Sascha Lewandowski ĉefa trejnisto
Sami Hyypiä teamgvidanto
Rüdiger Vollborn golista trejnisto
Holger Broich trejnisto de fizika forto
Zvonko Komes trejnisto de fizika forto

Trejnistoj ekde la jaro 1950 redakti

nomo de ĝis antaŭa trejnista klubo
  Lori Polster 1950 1950
  Raimond Schwab 1950 1951
  Franz Strehle 1951 1953
  Hans-Josef Kretschmann 1953 1956   Werder Bremen
  Emil Melcher 1956 1957
  Edmund Conen 1957 1959   Wuppertaler SV Borussia
  Theo Kirchberg 1959 1960
  Erich Garske 1960 1962
  Fritz Pliska 1962 1965   Fortuna Düsseldorf
  Theo Kirchberg 1965 1971
  Gero Bisanz 1971 1973
  Friedhelm Renno 1973 1974
  Manfred Rummel 1974 10-a de februaro 1976 -
  Willibert Kremer 1-a de aprilo 1976 22-a de novembro 1981   MSV Duisburg
  Gerhard Kentschke 23-a de novembro 1981 30-a de junio 1982 -
  Dettmar Cramer 1-a de julio 1982 30-a de junio 1985   Grekio Aris Tesaloniko
  Erich Ribbeck 1-a de julio 1985 30-a de junio 1988   Borussia Dortmund
  Rinus Michels 1-a de julio 1988 13-a de aprilo 1989   Nederlando
  Jürgen Gelsdorf 13-a de aprilo 1989 31-a de majo 1991   Bayer 04 Leverkusen (kuntrejnisto)
  Peter Hermann 31-a de majo 1991 30-a de junio 1991   Bayer 04 Leverkusen (kuntrejnisto)
  Reinhard Saftig 1-a de julio 1991 4-a de majo 1993   VfL Bochum
  Dragoslav Stepanović 4-a de majo 1993 7-a de aprilo 1995   Eintracht Frankfurt
  Erich Ribbeck 10-a de aprilo 1995 27-a de aprilo 1996   Bayern München
  Christoph Daum 1-a de julio 1996 21-a de oktobro 2000   Beşiktaş Istanbulo
  Rudi Völler 21-a de oktobro 2000 11-a de novembro 2000 - -
  Berti Vogts 12-a de novembro 2000 20-a de majo 2001   Germanio
  Klaus Toppmöller 1-a de julio 2001 15-a de februaro 2003   1. FC Saarbrücken
  Thomas Hörster 16-a de februaro 2003 10-a de majo 2003   Bayer 04 Leverkusen II
  Klaus Augenthaler 13-a de majo 2003 16-a de septembro 2005   1. FC Nürnberg
  Rudi Völler 16-a de septembro 2005 9-a de oktobro 2005   AS Roma
  Michael Skibbe 9-a de oktobro 2005 21-a de majo 2008   nacia teamo de sub-18-junuloj
  Bruno Labbadia 1-a de julio 2008 5-a de junio 2009   SpVgg Greuther Fürth
  Jupp Heynckes 5-a de junio 2009 30-a de junio 2011   Bayern München
  Robin Dutt 1-a de julio 2011 1-a de aprilo 2012   SC Freiburg
  Sascha Lewandowski (trejnisto)
  Sami Hyypiä (teamgvidanto)
1-a de aprilo 2012 ĝis fino de la sezono 2011/12 provizora trejnisto Lewandowski:   Bayer 04 Leverkusen U-19
Hyypiä: kuntrejnisto de la finna nacia teamo)

Konataj futbalistoj de la klubo redakti

La teamo de la jarcento redakti

Okaze de la centjara jubileo de la klubo en la jaro 2004 elektiĝis la kluba "teamo de la jarcento". Subtenantoj el antaŭe elektita grupo de futbalistoj povis elekti siajn favoratojn.

Pozicio futbalistoj teame aktiva anstataŭo
golisto   Rüdiger Vollborn 1983 - 1999   Hans-Jörg Butt1
defendo   Lúcio1 2001 - 2004   Jan Heintze
  Thomas Hörster
  Christian Wörns
defendo   Jens Nowotny 1996 - 2006
defendo   Juan1 2002 - 2007
defendo   Jorginho 1989 - 1992
mezo   Emerson Ferreira da Rosa 1997 - 2000   Carsten Ramelow
  Bernd Schuster
  Paulo Sérgio
mezo   Michael Ballack1 1999 - 2002
2010 -
mezo   Zé Roberto1 1998 - 2002
mezo   Bernd Schneider 1999 - 2009
atako   Ulf Kirsten2 1990 - 2003   Cha Bum-kun
atako   Rudi Völler 1994 - 1996

1 futbalistoj ankoraŭ aktivaj
2 plej ofte elektitaj futbalistoj

Pluaj konataj futbalistoj de la klubo redakti

(en alfabeta sinsekvo)

  • Sergej Barbarez
  • Emil Becks
  • Stefan Beinlich
  • Dimitar Berbatow
  • Thomas Brdarić
  • Andrzej Buncol
  • Landon Donovan
  • Dietmar Demuth
  • Holger Fach
  • Franco Foda
  • Clemens Fritz
  • Jürgen Gelsdorf
  • Falko Götz
  • Pavel Hapal
  • Markus Happe
  • Heiko Herrlich
  • Richard Job
  • Roque Júnior
  • Niko Kovač
  • Robert Kovač
  • Martin Kree
  • Udo Lattek
  • Ioan Lupescu
  • Erik Meijer
  • Freddy Mutz
  • Oliver Neuville
  • Arne-Larsen Økland
  • Diego Placente
  • Alois Reinhardt
  • Knut Reinhardt
  • Claudio Reyna
  • Paulo Rink
  • Jürgen Röber
  • Wolfgang Rolff
  • Christian Schreier
  • Andreas Thom
  • Tita
  • Herbert Waas
  • Boris Živković

Teamaj sponsoroj redakti

La unua vira teamo futbala de la klubo nur ĝis la jaro 2000 per emblemo sur la brusta parto de la sportistaj ĉemizoj varbis por la kluba kemia konzerno Bayer AG respektive por medikamentoj el tiu konzerno. Ekde la jaro 2001, kiel montras la sekva listo, ĉefa ĉemiza sponsoro estas malsamaj energiproduktaj konzernoj.

  • 1904−1992: Bayer AG
  • 1992−1995: Talcid (Bayer AG)
  • 1995−1997: Alka-Seltzer (Bayer AG)
  • 1997−2000: Aspirin (Bayer AG)
  • 2000−2001: avanza (RWE)
  • 2001−2007: RWE
  • 2007−2011: TelDaFax ENERGY
  • Ekde 2011: SunPower

Virina futbalo redakti

La 1-an de julio 2008 la klubo transprenis la sekcion de virina futbalo de la sportklubo TuS Köln rrh., plennome "Turn- und Sportklub Köln rechtsrheinisch", do "gimnastika kaj sporta klubo de [la urbopartoj de] Kolonjo dekstre de la Rejno". La unua teamo komence konkuris en la dua nacia ligo de virina futbalo, ekde la jaro 2010 en la unua nacia ligo de virina futbalo; kaj la dua teamo en 2010 avancis al la regiona ligo okcidenta de virina futbalo. Aldoniĝas tri knabinaj teamoj, kiuj konkuras en siaj respektivaj laŭaĝaj ligoj.

Eksteraj ligiloj redakti