1. FC Nürnberg

futbala klubo en Germanio

1. FC Nürnberg Verein für Leibesübungen e. V., mallonge 1. FC Nürnberg respektive 1. FCN, estas germana sporta kaj aparte futbala klubo en la urbo Nurenbergo de la federacia lando Bavario. Ĝi fondiĝis en 1900. Nunaj klubaj koloroj estas ruĝo kaj blanko, sed la tradiciaj koloroj estas malhelruĝo kaj nigro, kaj ekde septembro 2007 la futbalaj vestaĵoj de la klubo por hejmaj matĉoj denove estas en tiuj tradiciaj koloroj. La klubo aparte konatas pro sia unua vira teamo de futbalo, kiu ĝis junio 2014 konkuris en la unua germania ligo de futbalo (Bundesliga). Tamen ĝi havas teamojn de viroj kaj de virinoj, de plenaĝuloj kaj de junuloj en diversaj aĝgrupoj ankaŭ en pluraj aliaj sportaj disciplinoj.

1. FC Nürnberg
futbala klubo • manpilka teamo
Kluba nomo  1. Fußball-Club Nürnberg
Verein für Leibesübungen e. V.
Fondita  4-a de majo 1900
Stadiono  Max-Morlock-Stadion
Kapacito  50 000
Prezidanto  Andreas Bornemmann
Trejnisto  Michael Köllner
Ligo  2. Bundesliga
2021/22  8-a pozicio
Hejme
Ekstere
vdr