TSG 1899 Hoffenheim

germana sporta kaj aparte futbala klubo

La TSG 1899 Hoffenheim (oficiala nomo Turn- und Sportgemeinschaft 1899 Hoffenheim estas sporta klubo en la urboparto Hoffenheim de Sinsheim en la germania federacia lando Baden-Virtembergo. La klubo, kiu en julio 2009 havis proksimume 4500 membrojn, aparte konatas pro sia profesia futbala teamo: Ĝi ekde la jaro 2008 en la unua germania ligo de futbalo - Bundesliga. Krom la viraj futbalistoj, ankaŭ la junuloj de la aĝoklasoj A (16 kaj 17 jaroj) kaj B (14 kaj 15 jaroj) konkuras en la plej alta nacia ligo. En 2008 la B-junuloj unuafoje gajnis la germanan ĉampionecon de sub-17-jaruloj. La virina futbala teamo konkuras en la dua germania ligo. Krom futbalaj teamoj en la sporta klubo ankaŭ estas sekcioj pri atletiko kaj gimnastiko.

TSG 1899 Hoffenheim
futbala klubo
Kluba nomo  Turn- und Sportgemeinschaft 1899 Hoffenheim
Fondita  la 1-an de julio 1899
Stadiono  Wirsol Rhein-Neckar-Arena en Sinsheim, Baden-Virtembergo
Kapacito  30 150
Prezidanto  Kristian Baumgärtner (intertempe)
Trejnisto  Sebastian Hoeneß
Ligo  unua germania ligo de futbalo - Bundesliga
2021/22  9-a pozicio
Oficiala retejo  www.achtzehn99.de
Hejme
Ekstere
vdr

Kaj la sporta klubo ĝenerale kaj la firmae organizita profesia futbala teamo estas subtenataj fare de la informadikisto Dietmar Hopp, kunfondinto de la komputilprogramara firmao SAP, kies financa subteno ebligis la avancon de la unua vira teamo ĝis la plej alta nacia ligo.

La hejmaj matĉoj de la unua teamo okazas en la en januaro 2009 malfermita stadiono Wirsol Rhein-Neckar-Arena en Sinsheim. Antaŭe uziĝis la stadiono Dietmar-Hopp-Stadion en Hoffenheim kaj intertempe ankaŭ la stadiono Carl-Benz-Stadion en Mannheim.


Funkciuloj * redakti

  • prezidanto: Kristian Baumgärtner (intertempe)
  • trejnisto: Sebastian Hoeneß
  • afergvidanto: Jan Mayer, Frank Briel, Denni Strich

* laŭ stato de somero 2021

Unua vira teamo redakti

Teamo de la sezono 2021/22 redakti

n-ro pozicio lando futbalisto
1 golisto   Oliver Baumann (vickapitano)
2 defendo   Joshua Brenet
3 defendo   Pavel Kadeřábek
4 defendo   Ermin Bičakčić
6 mezo   Håvard Nordtveit
7 atako   Jacob Bruun Larsen
8 mezo   Dennis Geiger
9 atako   Ihlas Bebou
10 atako   Mu'nas Dabbur
11 mezo   Florian Grillitsch
12 golisto   Philipp Pentke
13 mezo   Angelo Stiller
14 mezo   Christoph Baumgartner
15 defendo   Kasim Nuhu
16 mezo   Sebastian Rudy
17 defendo   David Raum
18 mezo   Diadie Samassékou
n-ro pozicio lando futbalisto
19 atako   Ishak Belfodil
20 mezo   Mijat Gaćinović
21 defendo   Benjamin Hübner (kapitano)
22 defendo   Kevin Vogt (3-a kapitano)
23 atako   Sargis Adamyan
25 defendo   Kevin Akpoguma
27 atako   Andrej Kramarić
29 atako   Robert Skov
30 mezo   Marco John
32 defendo   Melayro Bogarde
33 atako   Georginio Rutter
35 atako   Maximilian Beier
36 golisto   Nahuel Noll
37 golisto   Luca Philipp
38 defendo   Stefan Posch
39 mezo   Tom Bischof
41 defendo   Max Geschwill


Por historia komparo: la teamo de la sezono 2012/13 redakti

golisto defendo mezo atako
1 Tim Wiese  
19 Jens Grahl  
30 Koen Casteels  
2 Andreas Beck  
3 Matthias Jaissle  
4 Stefan Thesker  
5 Marvin Compper    
15 Matthieu Delpierre  
16 Fabian Johnson    
25 Isaac Vorsah  
28 Edson Braafheid    
29 Jannik Vestergaard  
40 Stephan Schröck    
6 Sebastian Rudy  
7 Boris Vukčević    
11 Gylfi Sigurðsson  
13 Daniel Williams    
17 Tobias Weis  
20 Ahmed Sassi  
21 Dominik Kaiser  
22 Roberto Firmino  
23 Sejad Salihović  
27 Sandro Wieser  
32 Joseph-Claude Gyau  
33 Takaŝi Usami  
9 Sven Schipplock  
10 Ryan Babel    
24 Michael Gregoritsch  
31 Kevin Volland  

Eksteraj ligiloj redakti