Rochehaut (france [roŝeO], valone Rotchô) estas municipo aliĝinta al Bouillon en la arondismento Neufchâteau en la plej okcidenta punkto de la belga provinco Luksemburgo. La preĝejo de sankta Firmeno (vidu foton) datumus de la 12-a aŭ 13-a jarcento. Rochehaut troviĝas je la bordo de la rivero Semois kaj estas tre turisma loko. Malgraŭ la malgranda loĝantaro (225 homoj komence de 2009) ĝi havas dek hotelojn, plurajn restoraciojn, zoologian ĝardenon, du muzeojn kaj kvin turismajn promenvojojn. Rochehaut estas bonega deirpunkto por migradoj tra la naturo. La turisma oficejo de Rochehaut proponas al la migremuloj kvin "oficialajn" promenitinerojn, kiuj estas relative bone indikitaj. Rochehaut havas kvar submunicipojn: Frahan, Laviot, Les Crêtes de Frahan kaj Remifontaine.

Rochehaut
municipo
La plej bela loko de la municipo: la rigardo al la vilaĝo Frahan kaj la rivero Semois
La plej bela loko de la municipo: la rigardo al la vilaĝo Frahan kaj la rivero Semois
La plej bela loko de la municipo: la rigardo al la vilaĝo Frahan kaj la rivero Semois
municipality section • municipo en Belgio
Administrado
Statuso Aliĝinta municipo
Lando Belgio
Regiono Valonio
Provinco Luksemburgo
Arondismento Neufchâteau
Municipo Bouillon
Fondita 1315 (unua mencio)
Poŝtkodo 6830
Retpaĝaro http://www.rochehaut.net/
Demografio
Loĝantaro 225  (2009-01-01)
Geografio
Geografia situo 49° 50′ N, 5° 0′ O (mapo)49.8402777777785.0055555555556Koordinatoj: 49° 50′ N, 5° 0′ O (mapo)
Horzono +1 (+2 de aprilo ĝis oktobro)
Rochehaut (Luksemburgo)
Rochehaut (Luksemburgo)
DEC
Rochehaut
Rochehaut
Situo de Rochehaut en Belgio
Rochehaut (Belgio)
Rochehaut (Belgio)
DEC
Rochehaut
Rochehaut
Situo de Rochehaut

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Rochehaut [+]
vdr
La preĝejo de Rochehaut (13-a jarcento)
Rochehaut estas konata pro siaj multaj belegaj promenvojoj, kiuj tamen ne ĉiam estas facilaj

En Rochehaut troviĝas la domo de la pentristo Marie Howet. En la regiono de Rochehaut, ĉefe en la distrikto Frahan, ankoraŭ ekzistas mana kultivado kaj prilaborado de tabako, kiu en la 20-a jarcento travivis sian apogeon. La vilaĝeto Frahan estas entute protektita monumento kaj estas nomata "vilaĝo de la rozoj". Ĝia preĝejo el 1843 estas vizitinda.

Eksteraj ligiloj redakti