Leszna Górna (ĉeĥe: Horní Líštná, germane: Ober Lischna) estas vilaĝo en suda Pollando en Silezia provinco en distrikto Cieszyn en komunumo Goleszów. Ĝi situas rekte apud la ĉeĥa limo sur teritorio de Teŝina Silezio en valo de rivereto Líštnice inter deklivoj de montoj Vružná kaj Ostrý vrch okcidente kaj Tuł oriente.

Leszna Górna
(Horní Líštná)
ĉeĥe: Horní Líštná, germane: Ober Lischna
municipo
Katolika preĝejo en Leszna Górna
Flago
Oficiala nomo: Leszna Górna
Ŝtato Pollando Pollando
Regiono Silezia provinco
Distrikto Distrikto Cieszyn
Komunumo Komunumo Goleszów
Historia regiono Silezio
Parto de Teŝinio
Montaro Sileziaj Beskidoj
Najbaras kun Horní Líštná Ĉeĥio
Situo Leszna Górna
 - koordinatoj 49° 41′ 33″ N 18° 43′ 47″ O / 49.69250 °N, 18.72972 °O / 49.69250; 18.72972 (mapo)
Areo 9,06 km² (906 ha)
Loĝantaro 560 (2015)
Unua skribmencio 1305
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 43-445
Telefona antaŭkodo (+48) 33
Aŭtokodoj SCI
SIMC 0052468
Situo enkadre de Pollando
Situo enkadre de Pollando
Situo enkadre de Pollando
Situo enkadre de komunumo Goleszów
Situo enkadre de komunumo Goleszów
Situo enkadre de komunumo Goleszów
Vikimedia Komunejo: Leszna Górna

Situo redakti

La municipo troviĝas rekte ĉe pola-ĉeĥa limo kaj ĝi okupas proksimume 5/6 de devena vilaĝo Horní Líštná, kies okcidenta parto estis post divido de Teŝinio en la jaro 1920 alligita al Ĉeĥoslovakio kaj hodiaŭ kreas vilaĝon Horní Líštná apartenanta al urbo Třinec.

Historio redakti

Historio de la vilaĝo tuŝas ĝis tempoj de germana koloniigo fine de la 13-a jarcento, la unuaj mencioj devenas pri ĝi el dokumento de vroclava episkopo Henriko el Vrbno eldonita ĉirkaŭ la jaro 1305.

Memorindaĵoj redakti

Al lokaj memorindaĵoj apartenas malfrue baroka katolika preĝejo de sankta Marteno konstruita inter la jaroj 1719 ĝis 1731.

En norda parto de la municipo ekde la jaro 1950 troviĝas minejo, en kiu oni minas teŝinan kalkoŝtonon. En la 18-a kaj la 19-a jarcentoj oni ĉi tie minis ankaŭ ferercon por bezonoj de minejo en Ustroń.

Naskiĝintoj redakti

En Leszna Górna (tiam Horní Lištná) en la jaro 1873 naskiĝis Josef Koždoň, fondinto de Silezia popola partio kaj gvidanto de silezia nacia movado. Plua loka naskiĝinto estis evangelia pastro kaj verkisto Jan Pindór (1852–1924).

Fotoalerio redakti