Epistolo de Judaso

(Alidirektita el Letero de Judaso)

La epistolo de Judaso estas la 26-a libro de la Nova testamento en la Biblio, la lasta de la sep epistoloj ĝeneralaj. Oni supozas, ke ĝin verkis la jesua apostolo Judaso Tadeo (kiu ne konfuziĝu kun la apostolo Judaso Iskarioto, kiu perfidis Jesuon al la romia armeo).

Ἐπιστολή Ἰούδα
epistolo • libro de la Biblio • sankta libro
Aŭtoroj
Aŭtoro Judaso la Apostolo
Lingvoj
Eldonado
Ĝenro epistolo
vdr

Enhavo kaj strukturo redakti

Tiu ĉi letero estas tre malgranda "libro" de la nova testamento. Ĝi konsistas el nur 25 versikloj, estas do same (mal)granda kiel la epistolo al Filemono.

La strukturo estas simpla: du ĉefaj partoj en eta kadro: negative: kontraŭ herezuloj, pozitive: por la vera fido.

Jen la dispozicio: [1]

  • Adreso kaj saluto (Jud 1-2)
  • Averto pri herezuloj (Jud 3-16)
  • Admono al fido kaj kompato (Jud 17-23)
  • Doksologio (Jud 24-25)
  1. La subtitoloj estas prenitaj el la nove editorita esperanta Biblio:
    IKUE kaj KELI (ed.): Biblio, eldonejo KAVA-PECH, Dobřichovice (Praha) 2006, ISBN 80-85853-90-6.
    Ili baziĝas sur tiuj de la germana Einheitsübersetzung.

Teksto en Esperanto redakti

La traduko de la brita komitato (John Cyprian Rust, B. John Beveridge kaj C. G. Wilkinson) estas trovebla

Nova traduko de Gerrit Berveling el la originalo estas trovebla en Flanke je Jesuo (3a volumo de la Nova Testamento), eld. VoKo, Zwolle 2010.

Eksteraj ligiloj redakti