Letero de Korintanoj al Paŭlo

La Letero de Korintanoj al Paŭlo estas malgranda letero greklingve skribita ĉirkaŭ la 2-a duno de la 2-a jarcento kiu estus kompilita de la kristana komunumo de Korinto responde al al apostolo Paŭlo de Tarso, aŭtoro de du epistoloj adresitaj al la sama kristana komunumo, nome la (Unua kaj Dua al la korintanoj, al kiu letera kontakto estus aldonita tria epistolo al la korintanoj.

Sankta Paŭlo Apostolo en pentraĵo de José Ferraz de Almeida Júnior.

Origine ĝi estis ero de la Agoj de Paŭlo, sed estis transdonita ankaŭ disige.

Kanonikeco redakti

De tuj kaj de ĉiam tiu dokumento estis konsiderita apokrifaĵo, do ne kanonika; la Armena Apostola Eklezio ĝin presis, laŭlonge de kelke da tempo, en siaj Biblioj.

Enhavo redakti

En la letero, la kristana komunumo de Korinto petas konsilon al Paŭlo de Tarso rilate instruaĵojn de Simono kaj Kleobio. El la prezentita priskribo, tiuj du majstroj instruus gnostikan doktrinon: ili rifuzas la profetojn de la Malnova Testamento, negas la ĉiopovon de Dio kaj ties kreon de homo, reĵetas la resurekton kaj subtenas ke la korpo de Jesuo ne estis kokreta kaj ke ĝi ne naskiĝis al la Virgulino Maria. Ĝuste gostika enhavo de tiu supozita predikado lokigas la datadon de la redakto en la dua jarcento, kiam disvastiĝis la kristanaj gnostikaj teorioj.

Bibliografio redakti

  • Paolo di Tarso a 2000 anni dalla nascita, a cura di Giuseppe Ghiberti, Effatà Editrice IT, 2009, ISBN 9788874025022, p. 175.
  • Katolikaj enciklopedioj:

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • [3] Angla teksto de la dokumento
  • [4] Portugallingva teksto de la Letero de Korintanoj al Paŭlo