Tria epistolo al la Korintanoj

APOKRIFOJ DE LA NOVA TESTAMENTO

“3-a EPISTOLO AL LA KORINTANOJ”
tirolo = 3-a Epistolo al la Korintanoj
lingvo = greka
datado = 160-170
fontoj = papiruso X de la kolektaĵo Papirusoj-Bodmer (4-a jarcento)
adresitoj = kristana komunumo de Korinto
temo = resurekto de la karno
kanonikeco = iam, kaj ne nun ĉe Siria kaj Armena eklezioj
origino = Oriento”

La 3-a epistolo al la Korintanoj estas letero greklingva kompilita inter la jaroj 160 kaj 170, probable en Sirio, sed pseŭdoepigrafie atribuita al la apostolo Paŭlo. Esta entenata inter la papirusoj Bodmer, precize en la X (deka).

Ĝi estis aranĝita kiel respondo al hipotezita kaj apokrifa “epistolo de la Korintanoj al Paŭlo” kaj sekve inkluzivita en la apokrifaj “Agoj de Paŭlo”, kolektaĵo de skriboj de la fino de la dua jarcento koncernantajn la apostolon

Kanonikeco redakti

Vidpunkte de la kanonikeco la “Tria epistolo de paŭlo al la Korintanoj” estas unuanime konsiderita apokrifaĵo de la Nova Testamento.

Pasinte ĝi ĝuis grandan bonŝancon, aparte en la kristana-siria Oriento, ĝispunkte ke ĝi estis inkluzivita en la “siria kanono” (Peshitta kaj en tiu “Armena laŭlonge de diversaj jarcentoj. Nun ankaŭ tiuj eklezioj ĝin taksas apokrifaĵo.

Tiu tria letero de Paŭlo al la Korintanoj gastiĝas ankaŭ en la Katalogo klaromontana, kompilita en Okcidento ĉirkaŭ la 4-a jarcento

Enhavo redakti

Tiu apokrifaĵo estas unu el la plej antikvaj tekstoj kiuj parolas pri la resurekto, ankaŭ se ĝi limiĝas ree proponi enhavojn jam anoncitajn, sed pli amplekse ol en la ĉapitro 15-a de la 1-a al la Korintanoj, eĉ se enkondukante iun apartan novaĵon. Fakte, ĉi tie oni parolas pri “¢νάστασις τῶν νεκρῶν” ("resurekto de la mortintoj"), kiel en la 1-a epistolo al la Korintanoj, sed plue pri la ἀνάστασις τῆς σαρκός ("resurekto de la karno"), montrante tiel evoluon de la tema enhavo. La polemiko evidente delokiĝis al la greka antropologio greka dualisma perspektivo, laŭ kiu la homo estas kunmetaĵo de du eroj: la korpo koruptebla kaj destinita malaperi, kaj la animo senmorta kaj destinita al la eterna vivo. Ĝuste respektante tiun dualisman koncepton, la letero rekonfirmas la krederon de la resurekto de la korpo.karno. Evidente necesis rezisti kontraŭ la kontraŭa tezo de gnostikuloj

Bibliografio redakti

Vidu ankaŭ redakti