Kodekso klaromontana

Kodekso Klaromontana simbolita, laŭ la sistemo Gregory-Aland, Dp aŭ 06, estas greka-latina kodekso onciala de la Nova Testamento paleografie datiĝanta je la 5-a aŭ 6-a jarcentoj. Ĝi ricevas la nomon el la franca urbeto Clermont-Ferrand, kie la serĉanto kalvinista Teodoro di Beza ĝin malkovris.

Kodekso klaromontana
kodeksomanuskripto
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo antikva greka lingvo
Eldonado
vdr
MNUSKRIPTOJ DE LA NOVA TESTAMENTO
“KODEKSO KLAROMONTANA”
Oncialo.
formo = onciala
numwro = 06
simbolo = Dp
teksto = precipe Leteroj de Paŭlo inkluzive de la Letero al la Hebreoj
datado = 5-a aŭ 6-a jarcento
lingvo = greka kaj latina (diglotismo)
trovita = en Clermont-Ferrand, iniciate de Teodoro Beza
dimensio = 245 x 195 mm
teksta tipo = okcidenta
noto = estas entenata materialo nekanona
konservo = ĉe la Nacia Biblioteko de Francio
Rm 7,4-7

Priskribo redakti

La kodekso origine enhavas integre la Paŭlajn epistolojn, kun la epistolo al la Hebreoj sur 553 pergamenaj folioj kun formato 24,5 x 19,5 cm. La teksto etendiĝas sur unusola kolumno ĉiupaĝa de 21 linioj.[1]
Plue la Klaramontana entenas ankaŭ la Catalogus Claromontanus, aranĝitan en okcidento en la 4-a jarcento, en kiu estas listo de la libroj konsideritaj kanonaj de la Nova [2]kaj Malnova Testamentoj kun la indiko de la nombro de linioj komponantaj ĉiun verkon.[3] Krom tiuj libroj ĝuste konsideritaj kanonaj, la listo inkluzivas la Trian leteron de Paŭlo al la Korintanoj, Apokalipson de Petro, Leteron de Barnabaso kaj la Paŝtiston de Hermaso.[4]

Nun ĝi estas konservita ĉe la Nacia Biblioteko de Francio (Gr. 107).[1]

La manuskriptoj estis ekzamenitaj, interalie, de Johann Jakob Griesbach kaj de Constantin von Tischendorf, kiu editoris la grekan tekston. Paul Sabatier editoris la latinan tekstojn dum Johann Gottfried Jakob Hermann publikigis tekstojn de la palimpsestoj.

 
Epistolo al la Koloseanoj
 
Rilatoj inter la grekaj-latinaj samfamiliaj manuskriptoj de la Nova Testamento koncerne la leterojn de Paŭlo 06 - Klaromontana, 010 - Aŭgiensa, 012 - Bernana, 0319 - Sangermanensa, 0320 - Valdecensa

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Kurt Aland, Barbara Aland: Der Text des Neuen Testaments. 2. Aufl. Stuttgart 1989, p. 119.
  2. Ĝi tamen preterlasas la paŭlan leteron la la Filipianoj, la unuan kaj duan al Tesalonikanoj kaj tiu al la Hebreoj
  3. Wilhelm Schneemelcher, Robert McLachlan Wilson, New Testament Apocrypha: Gospels and related writings, Westminster John Knox Press, 2003, ISBN 0-664-22721-X, p. 37.
  4. Du palimpsestoj entenas, subskribite, erojn de Fetonto de Eŭripido

Bibliografio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Aliaj projektoj redakti

(VIKI TRANS) [1]

Kodeksoj de la Nova Testamento