Letzigrund estas kombinita sportstadiono por futbalo kaj atletiko. La stadiono servas ankaŭ por koncertoj kaj kulturaj eventoj. En la stadiono Letzigrund ĉiu jare regule okazas la atletika renkontiĝo Weltklasse Zürich Monda Klaso Zuriko, kiu apartenas al la ses renkontiĝoj de la Ora Ligo. La stadiono estas la hejma stadiono de la du urbaj futbalkluboj FC Zürich kaj GC Zürich.

Letzigrund
stadiono
Bazaj datoj
Arkitekto Bétrix & Consolascio vd
Estiĝo 30-a de aŭgusto 2007
Malfermo 22-a de novembro 1925
Lando Svislando vd
Situo Zuriko
Situo
Geografia situo CH1903: 680433 / 248541 (mapo)47.3827918.503801Koordinatoj: 47° 22′ 58″ N, 8° 30′ 14″ O; CH1903: 680433 / 248541 (mapo)
Letzigrund (Svislando)
Letzigrund (Svislando)
DEC
Letzigrund
Letzigrund
Situo de Letzigrund
Map
Letzigrund
Posedata de FK Zuriko vd
Retejo https://www.stadionletzigrund.ch/
vdr
Stadiono Letzigrund dum la atletika renkontiĝo Weltklasse Zürich en 2007

La malnova stadiono estis konstruita en la jaro 1925 kaj servis ĝis 2006.La nuna stadio estis novkonstruita en la jaro 2007 okaze de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008. La ludokampo de la stadiono mezuras 105 x 68 m. La nova stadiono disponas ekskluzive pri sidlokoj. Depende de la uzo la kapacito de la stadiono varias. Por koncertoj kun scenejo estas lokoj por ĝis 50,000 personoj. Por atletikaj eventoj estas 26,000 sidlokoj, por futbalo 23,333 sidlokoj. Por la eŭropa ĉampionado estis grandigita la kapacito al 30,500 sidlokoj.

Dum la atletika renkontiĝo Weltklasse Zürich la 28-an de aŭgusto 2009 Jelena Gaĝijevna Isinbajeva kun salto super 5,06 m atingis novan mondan rekordon en la stangoaltsaltado.

Eksteraj ligiloj redakti