Auferstanden aus Ruinen

ŝtata himno de GDR
(Alidirektita el Leviĝintaj el ruinoj)

Leviĝinta el ruinoj aŭ pli ekzakte laŭ kunteksto Leviĝintaj el ruinoj - germane Auferstanden aus Ruinen, prononco [AŬFeaŝtandn aŭs ruI:nen] - estis la ŝtata himno de Germana Demokratia Respubliko (GDR). La muzikon por ĝi komponis Hanns Eisler, la tekston verkis Johannes Becher, kiu poste iĝis ministro pri edukado en GDR. Post la germana reunuiĝo la malnova himno, la kanto de l’ germanoj, kiu jam antaŭe iĝis la himno de la Federacia Respubliko Germanio, estis uzata en la tuta Germanio. Interese estas, ke ĉiu el ambaŭ tekstoj konvenas al la muziko de la alia.

Auferstanden aus Ruinen
Leviĝinta el ruinoj
“Auferstanden aus Ruinen”
nacia himno
lando  GDR
kantoteksto Johannes R. Becher, 1949
muziko Hanns Eisler, 1949
ekde 1949
ĝis 1990
muzika ekzemplo

"[[:Dosiero:|Auferstanden aus Ruinen (voĉkanta)]]" [[Dosiero:|180px|noicon|center]]

Ĉu la aŭdigo ne funkcias? Eble helpos la paĝo "media help" (en la angla).
vdr
Auferstanden aus Ruinen

Teksto redakti

La teksto de la himno estis verŝajne verkita oktobre de 1949, de Johannes R. Becher. Fojfoje oni supozas, ke li uzis kelkajn antaŭe verkitajn poezaĵojn el sia Moskva ekzilo skribante la tekston, sed pri tiu supozo oni povas nek trovi pruvojn en la memuaroj, nek en la eldiroj de Becher.

La celo de Becher estis krei popolkantan “pacohimnon” (germane “Friedenshymne”), kiu

 
 [estu] solene kaj etose kantata de ĉiuj eroj de nia popolo […] [kaj kiu] ankaŭ alparolu la germanajn homojn, kiuj vivas en la okcidento. 
— Johannes R. Becher

Pro tio, li estis kontraŭ proponoj kaj kritiko diranta, ke la himno ne estus sufiĉe batalema.[1]

Origina (germana) teksto redakti

1.

Auferstanden aus Ruinen und der Zukunft zugewandt,
lass uns Dir zum Guten dienen, Deutschland, einig Vaterland.
Alte Not gilt es zu zwingen, und wir zwingen sie vereint,
denn es muss uns doch gelingen, daß die Sonne schön wie nie
über Deutschland scheint, über Deutschland scheint.

2.

Glück und Friede sei beschieden Deutschland, unserm Vaterland.
Alle Welt sehnt sich nach Frieden, reicht den Völkern eure Hand.
Wenn wir brüderlich uns einen, schlagen wir des Volkes Feind.
Lasst das Licht des Friedens scheinen, dass nie eine Mutter mehr
ihren Sohn beweint, ihren Sohn beweint.

3.

Lasst uns pflügen, lasst uns bauen, lernt und schafft wie nie zuvor,
und der eignen Kraft vertrauend steigt ein frei Geschlecht empor.
Deutsche Jugend, bestes Streben unsres Volks in dir vereint,
wirst du Deutschlands neues Leben. Und die Sonne schön wie nie
über Deutschland scheint, über Deutschland scheint.

Esperanta traduko redakti

Unua strofo de T. Pusch, 1982, dua kaj tria strofoj de D. Ĝamadio, 2012.

1.

Leviĝintaj el ruinoj, la estonton antaŭ ni,
servu ni al via bono, Germanio ho patri’.
La mizeron ni forigu, kaj komune agu ni –
devos ebli, ke la suno brilos bele super ni,
super Germani’, super Germani’.

2.

Feliĉec’, eterna paco por la hejm’, por nia ŝtat’.
Pro milit’ estiĝis laco; ĉiu iĝu nia frat’!
Kuniĝantojn benas forto, kaj en agoj kaj en vort’.
Paca estu nia sorto, ĉar ne plendu la patrin’
pri la filomort’, pri la filomort’.

3.

Ni nun plugu, laborante kreos, lernos ĉion ni.
Kaj je nia fort’ fidante kreskos nova Germani’.
Junularo, strebo granda kuŝas de l’ popol’ en vi.
Via celo brilas franda, kaj la suno super ni,
super Germani’, super Germani’.

Referencoj redakti

  1. Heike Amos: Auferstanden aus Ruinen… Die Nationalhymne der DDR 1949 bis 1990, eldonejo Dietz, Berlino 1990, ISBN 3-320-01939-2, p. 31 kaj sekvaj, 84 kaj sekvaj.