Lhasa de Sela (naskiĝis la 27-an de septembro 1972 en Big Indian, Catskills, Novjorko, Usono, mortis la 1-an de januaro 2010 en Montréal, Québec, Kanado), estis usona-meksika plurlingva kantistino kaj kantverkistino kiu ofte koncertis sub la nomo Lhasa.

Lhasa de Sela
Persona informo
Naskiĝo 27-an de septembro 1972 (1972-09-27)
en Big Indian
Morto 1-an de januaro 2010 (2010-01-01) (37-jaraĝa)
en Montrealo
Mortokialo mama kancero
Tombo Notre Dame des Neiges Cemetery
Loĝloko Montrealo
Ŝtataneco UsonoMeksiko
Alma mater St. John's College • The Urban School of San Francisco
Okupo
Okupo kantaŭtorokantisto
TTT
Retejo http://www.lhasadesela.com/
vdr

Ŝi naskiĝis en Big Indian en la ŝtato Novjorko, Usono. La patro estis el Meksiko, la patrino el Usono, kaj ŝi kreskis en ambaŭ landoj, dum ĉe la fino de sia vivo ŝi vivis en Kanado kaj Francio .

Lhasa kantis en la hispana, la angla kaj la franca, kaj ŝiaj diskoj estas kutime klasifikitaj kiel mondmuziko. La unua disko, La Llorona estis tute en la hispana, la dua, The Living Road (La Vivanta Vojo), alternis inter la angla, hispana kaj franca, dum la tria, Lhasa, estas tute en la angla.

Diskaro redakti

  • 1998 – La Llorona
  • 2003 - The Living Road
  • 2009 - Lhasa
  • 2017 - Lhasa Live In Reykjavik (viva albumo)
Varbaj unuopaĵoj
  • 1997 - "Los Peces"
  • 1997 - "El Desierto"
  • 1997 - "De Cara a La Pared"
  • 2003 - "La Confession"
  • 2003 - "La Marée Haute"

Vidu ankaŭ redakti

Multlingveco en muziko

Eksteraj ligiloj redakti