Libano en la Olimpikoj

olimpika nacia teamo

Sportista teamo de  Libano en la Olimpikoj ekde la jaro 1948 ĝis inkluzive la olimpiko de 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita el somero 2021, partoprenis en ĉiuj someraj eldonoj de la sporta evento krom en tiu de 1956, kiam estis la sueza krizo. En vintraj olimpikoj ankaŭ ekde 1948 plej ofte estis libanaj partoprenantoj, krom en la eventoj de 1994 kaj 1998.

Libano en la Olimpikoj

Flago de Libano
IOK-kodo   LBN
Olimpika historio
Someraj Olimpikoj
1948 · 1952 · 1956 · 1960 · 1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020
Vintraj Olimpikoj
1948 · 1952 · 1956 · 1960 · 1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1994-1998 · 2002 · 2006 · 2010 · 2014 · 2018 · 2022
vdr
la libana teamo en la malferma ceremonio de la somera Olimpiko 2016

La teamo ĝis la stato de 2021 sume atingis ekzakte kvar medalojn: Temas pri 2 arĝentaj kaj 2 bronzaj medaloj. Per tio sume la teamo en ĉiuj olimpikoj havas la 120-an rangon.

Kunordigas la teamon la Libana Olimpika Komitato.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti