Libertas (en latina Libereco) estis romia diino kaj personigo de libereco.

Libertas
romia dio • epithet
Informoj
Sekso ina
vdr
Denaro (42 a.K.) stampigita de Kasio Longino kaj de Publio Kornelio Lentulo, montrante kronitan kapon de Libertas, kun ofera kruĉo kaj lituus spirala simbolo en la reverso

La fikciaj roluloj aŭ simboloj (alegorioj) Columbia de Usono kaj Marianne de Francio, la Statuo de Libereco en Novjorko kaj multaj aliaj roluloj kaj konceptoj de la moderna epoko estis kreitaj, kaj estas vidataj, kiel personigo de Libertas (libereco).

Libertas sur la dorso de 20 svisaj rappenoj

La romia diino Libertas estis adorita jam en la epoko de la dua milito kontraŭ Kartago en templo starigita sur la Aventino fare de la patro de Tiberio Grako. Ankaŭ statuo en ŝia honoro estis starigita de Klodio sur la loko de la domo de Cicerono post ties detruo. Tiu figuro havas ian similon al la diaĵo Sol Invictus (venka suno), de la fino de la Romia Respubliko nome sundio kaj la krono ofte asociita kun tiu diino ofte aperas en modernaj priskriboj de Libereco.

Eksteraj ligiloj redakti