Folipulmo

(Alidirektita el Libropulmo)

FolipulmoLibropulmo estas speco de spirada organo utiligita por atmosfera gasa interŝanĝo kiu estas trovata en araneoidoj, kiel ekzemple skorpioj kaj araneoj. Ĉiu el tiuj organoj estas trovata ene de ventra abdomena, aerplena kavaĵo (atrio) kaj ligas kun la medio tra malgranda malfermaĵo por la celo de spirado.

Aranea folipulmo (sekcio)

Libropulmoj ne estas rilatitaj al la pulmoj de modernaj ter-loĝantaj vertebruloj. Ilia nomo priskribas ilian strukturon. Stakoj de alternadoj de aerenfermaĵoj kaj histo plenigita je hemolimfo (la artropoda ekvivalento de sango) donas al ili aspekton similan al "faldita" libro.[1] Ilia numero varias de nur unu paro en la plej multaj araneoj al kvar paroj en skorpioj. La disvolvitaj "paĝoj" (platoj) de la libropulmo estas plenigitaj je hemolimfo. La faldoj maksimumigas la surfacon senŝirman por aerumi, kaj tiel maksimumigas la kvanton de gaso interŝanĝita kun la medio. En la plej multaj specioj, neniu moviĝo de la platoj estas postulata por faciligi tiun specon de spirado.

Notoj redakti

  1. Foelix, Rainer F. (1996) Biology of Spiders. Oxford University Press US, p. 61–64. ISBN 0-19-509594-4.