Oitio, Licania tomentosa (Benth. Fritsch),[1] estas brazila ĉiamverda arbo de la familio Krizobalanacoj (Chrysobalanacae) el la Atlantika Arbaro, kiu aperas en la ŝtatoj Amazono, Parao, Bahio, Cearao, Sankta Spirito, Minas-Ĝerajso, Paraibo, Pernambuko, Piauio kaj Rio-de-Janejro.[2] La oitio povas atingi inter ok kaj dek kvin metrojn alte, ofertante areojn kun abunda ombro kaj sekve kreante bioklimatan komforton.[3]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Oitio
Oitio en Buritis, en Brazilo.
Oitio en Buritis, en Brazilo.
Biologia klasado
Regno: Plantae
Divizio: Magnoliophyta
Klaso: Magnoliopsida
Ordo: Malpighiales
Familio: Chrysobalanaceae
Genro: Licania
Specio: L. tomentosa
Licania tomentosa
(Benth.) Fritsch
Sinonimoj

Moquilea tomentosa Benth.
Pleragina odorata Arruda da Gama ex Koster

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Etimologio redakti

"Oiti" kaj "goiti" devenas el la tupia uï'tï.[4]

Sinonimoj redakti

Taksonomiaj sinonimoj: Licania tomentosa var.angustifolia (Benth.) Cowan; Moquilea tomentosa Benth.; M. tomentosa var. angustifolia Hoko.f.; M.tomentosa var. latifolia Hoko.f. kaj Pleragina odorata Arruda.[5]

Karakterizaĵoj redakti

 
Oitis ĉe Avenuo Magalhães Pinto, en Coronel Fabriciano, en Brazilo.

Specio indiĝena de la Atlantika Arbaro,[6] populara en urbaj areoj, ĝi estas vaste uzata en la arbarigado de kelkaj brazilaj urboj en la nordoriento kaj aliaj diversaj regionoj de la lando. Ĝia trunko havas rezisteman lignon, de grandega daûrebleco, konsilinda por la domkonstruado, fostoj, ŝpaloj, konstruoj de malgrandaj boatoj kaj pluraj aliaj uzoj.[2]

Ĝia frukto estas elipsoida aŭ fuzforma drupo, kun malhelflava sulka ŝelo kiam maturiĝas, ĉirkaŭ dekdu ĝis dek ses centimetrojn longa kaj kun granda longforma kerno. La pulpo estas dolĉa, pasteca, por iuj iom malagrabla. Ĝi prezentas allogan flavan koloron, kaj la pulpo havas okran koloron ĝis malhela flava. La trunka fasado havas grizecan pigmentaĵon kaj la distanco de la grundo ĝis la unuaj disbranĉiĝoj de la trunko estas modere mallonga rilate al la grando de la krono. La fruktiĝo estas unuopa kaj floroj montras nuancojn kremkolorajn, kaj parte okrajn.[7]

En pluvaj cikloj kun stabila temperaturo, foliaj rondigitaj makuloj kun hela mezo malgrandigas sian pejzaĝan valoron.[2] Ĝi disvastiĝas per semoj kaj havas grandan efikecon por rezisti lokojn kun troa karbona monoksido, elpelita de veturiloj.[8]

Oitio estas silicia amasiganta planto (50% de la trunko konsistas el SiO2) kaj ĝiaj cindroj estas uzataj de la brazilaj indianoj por fari argilajn uzaĵojn por eviti fendojn en la pecoj.[9]

Disvastiĝo redakti

 
La frukto de Oitio

La planto aperas nature de Pernambuko ĝis la Nordo de Sankta Spirito kaj Valo de la rivero Doce en la ŝtato Minas-Ĝerajso, asociita kun la atlantika pluvarbaro.[10] Ĝi estas simile en malsamaj arbarejoj, je perfekta harmonio, en areoj de pli varma klimato, tiaj kiaj regionoj en la nordo kaj nordoriento de Brazilo.[2]

Frukta maturiĝo redakti

Sub favoraj mediaj kondiĉoj, oitio floras de junio ĝis aŭgusto. Ĝiaj fruktoj maturiĝas inter januaro kaj marto. En la brazila nordoriento oni trovas maturajn fruktojn de januaro ĝis aŭgusto.[11]

Uzoj redakti

Ĝi estas vaste uzata en urba arbarigado pro sia frondoriĉa krono, kiu donas grandan ombron, kiu pozitive efikas sur la urban medion en la somera periodo. Ĝi estas utila en forstado, regenerado de difektitaj areoj aŭ kiel bioindikilo. Ĉi tiu lasta aparteco videblas per iuj foliaj ŝanĝoj, kiuj donas indikojn pri aerkvalito en urbaj spacoj. Oitio ankaŭ efikas en pasiva biokontrolado. La folioj estas tre ŝatataj de faŭno ĝenerale. Ĝia ligno prezentas bonegajn propecojn por sennombraj uzoj, kiel la produktado de fostoj, stangoj, traboj kaj en domkonstruaĵoj. Ĝiaj fruktoj estas manĝeblaj kaj la flava pulpo kaj la nukso interne de la kerno kiu estas riĉa en graso. Iuj raportas, ke la frukto similas al la gusto de la mango.[5] Ĝia seka pulpo povas esti manlaborita por farado de multaj manĝaĵoj.[11]

Referencoj redakti

  1. PDF file from Editorial Manager. Alirita 2018-07-10.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 DETECÇÃO E IDENTIFICAÇÃO MOLECULAR DO AGENTE DA ANTRACNOSE DO OITI (2016). Alirita 10/07/2018.
  3. (2013-11-10) “CARACTERÍSTICAS E ORGANIZAÇÃO ESPACIAL DO MUNICÍPIO DE ALTO ALEGRE/RR”, Revista Nacional de Gerenciamento de Cidades (pt) 1 (2). doi:10.17271/23188472122013448. 
  4. Goiti - Dicionário Ilustrado Tupi Guarani”, Dicionário Ilustrado Tupi Guarani (pt-BR). 
  5. 5,0 5,1 Oiti {Licania tomentosa (Benth.) Fritsch}. Alirita 2018-07-12.
  6. FERREIRA, A. B. H. Novo Dicionário da Língua Portuguesa. Segunda edição. Rio de Janeiro: Nova Fronteira, 1986. p.1 218
  7. (2015-01-23) “Oiti - Licania tomentosa - 1,2 metros”, Instituto Brasileiro de Florestas (pt-BR). 
  8. Oiti - Licania tomentosa - Jardineiro.net”, Jardineiro.net (pt-BR). 
  9. (1959-06-01) “Significance Of Accumulator Plants In Rock Weathering”, GSA Bulletin 70 (6), p. 781–800. doi:[[doi:10.1130%2F0016-7606%281959%2970%5B781%3ASOAPIR%5D2.0.CO%3B2|10.1130/0016-7606(1959)70[781:SOAPIR]2.0.CO;2]]. 
  10. Rust in Licania tomentosa caused by Phakopsora tomentosae in the State of Manaus, Brazil”, Fitopatologia Brasileira 26 (2), p. 206–208. doi:10.1590/S0100-41582001000200016. 
  11. 11,0 11,1 Oiti, Árvore, Madeira, Origem, Usos Oiti (pt-BR). Alirita 2018-07-12.

Fontoj kaj noto redakti

  • Lorenzi, Harri: Árvores brasileiras: manual de identificação e cultivo de plantas arbóreas do Brasil, vol. 1. Instituto Plantarum, Nova Odessa, SP, 2002, 4a. edição. ISBN 85-86174-16-X
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Oiti en la portugala Vikipedio.