Liktoro

Liktoroj (latine lictores de la verbo ligare, "ligi") origine en la Romia Imperio estis tiuj servistoj, kiuj havis la taskon kiel persona gvardio protekti la roman reĝon, pli poste soldataj oficistaj servistoj, kiuj paŝis antaŭ pli altrangaj ŝtataj oficistoj - konsuloj, pretoroj, imperiestraj legatoj kaj romiaj diktatoroj - aŭ foje ankaŭ ĉiuflanke ĉirkaŭis la funkciulojn, por protekti ilin ĉiudirekte. Tiu protekta funkcio baldaŭ, aparte en militoj, montriĝis tro malforta, kaj sekve aldonaj militistoj, la extraordinarii ("eksterordinaraj gardantoj") ricevis la taskon protekti la gravulojn. El la kunfandigo de tiuj du soldataroj fine ekestis la pretora gvardio.

Liktoro kun simbola bastonfasko
liktora bastonfasko

Kiel signo de la potenco de la protektata gravulo kaj de la Romia Imperio entute, la liktoroj sur la maldesktra ŝultro portis faskon de bastonoj, nomata fasces. Ekster la urbo Romo centre de la bastona fasko duonkaŝite, sed tamen klare rekoneble kunportiĝis akra hakilo. La tradicion tiumaniere demonstri ŝtatan potencon, la romianoj probable transprenis de la etruskoj. Ĉiukaze jam sur etruskaj tomboŝtonoj ekzistas korespondaj bildigoj. La pompan aperon de romiaj potenculoj en akompano de liktoroj kun bastonfasko kaj hakilo la romianoj ŝatis aparte en konkeritaj teritorioj, por impresi la subprematojn.

La nombro de liktoroj proksime de grava funkciulo signis ties rangon: Konsuloj estis akompanataj per dek du, pretoroj per ses (ene de Romo de du) liktoroj. Romia diktatoro rajtis je 24 liktoroj. La postaj romiaj imperiestroj havis rajton (kiel la antaŭaj konsuloj) pere de 12 liktoroj - imperiestro Domitiano altigis tiun nombron al 24. Plebaj urbestranoj ne havis rajton je liktoro, sed la plejalta urba sacerdoto de Jupitero, nomata Flamen Dialis, kaj la vestalaj pastrinoj havis la privilegion ke liktoro paŝis antaŭ ili.

Por la liktora ofico uziĝis liberaj civitanoj, ne sklavoj.

Vidu ankaŭ redakti

Moderna uzo de la simbolo de liktora bastonfasko redakti

En la 20-a jarcento la liktora simbolo de bastonfasko kun hakilo reuziĝis interalie kiel simbolo de la itala faŝismo, sed sen ajna faŝisma intenco ĝi ankaŭ uzatas en la blazono de Francio, en la blazono de la svisa Kantono Sankt-Galo kaj en la sigelo de la Usona Senato.