Limpasejo Habartice–Zawidów
Limpasejo Habartice–Zawidów (ĉeĥe Hraniční přechod Habartice–Zawidów, pole Przejście graniczne Zawidów–Habartice) estas eksa ŝosea limpasejo sur ĉeĥa-pola ŝtatlimo sur limsektoro IV/102/3 - IV/102/5 inter la ĉeĥa municipo Habartice (distrikto Liberec, Regiono Liberec) kaj la pola urbo Zawidów (distrikto Zgorzelec, Malsuprasilezia provinco). La limpasejo situas en supermara alteco 231 m s. m. sur ŝoseo I/13; malantaŭ la limo daŭrigas pola ŝoseo n-ro 355. Antaŭ nuligo ĝi estis destinita por piedirantoj, biciklistoj, motorcikloj, personaj aŭtomobiloj, aŭtobusoj kaj ŝarĝaŭtomobiloj.[1]
Limpasejo Habartice–Zawidów | |
ĉeĥe Hraniční přechod Habartice–Zawidów, pole Przejście graniczne Zawidów–Habartice | |
limpasejo | |
Ŝtatlimo
| |
Ŝtato | Ĉeĥio, Pollando |
---|---|
Municipoj | Habartice Ĉeĥio, Zawidów Pollando |
Montaro | Fridlanta montetaro |
Ŝoseo | Ŝoseo I/13 kaj ŝoseo 355 (Pollando) |
Situo | Limpasejo Habartice–Zawidów |
- alteco | 231 m s. m. |
- koordinatoj | 51° 01′ 17″ N 15° 03′ 49″ O / 51.02139 °N, 15.06361 °O (mapo) |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Transira tipo | ŝosea |
Statuso | nuligita |
Movada tipo | piedirantoj, biciklantoj, motorcikloj, personaj aŭtoj, aŭtobusoj, kamionoj ĝis 20 t |
Situo enkadre de Pollando
| |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Hraniční přechod Habartice-Zawidów | |
Portalo pri Geografio | |
La limpasejo estis nuligita dum eniro de Ĉeĥio en Schengen-spacon en la jaro 2007. Okaze de dumtempa reenkonduko de ŝirmo de la internaj limoj la trafiko en la limpasejo estas reguligita per Sciigo de Ministerio de enlando n-ro 395/2021 Sb.[2]
Pluaj informoj
redakti- La 21-an de septembro 1938 okazis atako kontraŭ doganejo en Habartice fare de membroj de sudetgermana Freikorps.
Referencoj
redakti- ↑ Listo de limpasejoj en Ĉeĥio. Přepravce.cz. © 2005-2023. [cit. 2023-07-30]. Dostupné online
- ↑ Sdělení č. 395/2021 Sb.: Sdělení Ministerstva vnitra o vyhlášení seznamu hraničních přechodů a seznamů přeshraničních propojení. Alirita 2023-07-30.
Pluaj fotoj
redakti-
Limpasejo Habartice–Zawidów
-
Limpasejo Habartice–Zawidów
-
Limpasejo Habartice–Zawidów