Linard estas franca komunumo lokita en la departemento Creuse kaj en la regiono Limoĝio. Ĝi havis 166 loĝantojn laŭ censo plenumita en 2006.

Linard
komunumo en Francio • delegita komunumo

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Francio Francio
Regiono Limoĝio
Departemento Nord Creuse
Arondismento Guéret
Kantono Bonnat
INSEE kodo 23109 [+]
Poŝtkodo 23220
Kodo laŭ INSEE 23109
Politiko
Urbestro S-ro Marc Dindault
2008-2014
Demografio
Loĝantaro 166 (2 006)
Loĝdenso 16 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 46°21′32″N 1°52′26″O  /  46.35889°N, 1.87389°O / 46.35889; 1.87389 (Linard) (mapo) Koordinatoj: 46°21′32″N 1°52′26″O  /  46.35889°N, 1.87389°O / 46.35889; 1.87389 (Linard) (mapo)
Alto 242 m - 378 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 12,6 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Linard en Francio
46° 21′ 32″ Nordo 1° 52′ 26″ Oriento / 46.3588888889 °N, 1.87388888889 °O / 46.3588888889; 1.87388888889 (mapo)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Linard [+]
vdr

Ĝi situas sude de Aigurande, apud la rivereto Petite Creuse.

Geografio redakti

Linard etendiĝas sur 12,6 km², kaj havis 166 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas nur 16 homoj po kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Creuse, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.

La regiono ĉefe konsistas el malaltaj montoj kaj altebenaĵoj : la plej alta punkto de Linard situas je alteco de 378 metroj.

Historio redakti

Antaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, Linard apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.

Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Marc Dindault, kiu do fariĝis la loka urbestro.

Administrado redakti

Linard apartenas al la kantono de Bonnat, kies ĉefurbo estas Bonnat. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Guéret, unu el la du arondismentoj de la departemento Creuse.

Vidu ankaŭ redakti