Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Lingo (Ling) estas artefarita lingvo kreita de la sveda instruisto (pri angla kaj franca lingvoj) Anders Olson (1901-2004) kaj publikigita en 1948. La vortaro estas prenita ĉefe el la latinidaj lingvoj, grandparte ankaŭ el la angla. La lingvo havas neniujn afiksojn; ĉiu vorto havas nur unu formon.

Estas du versioj, la "Old Ling", de 1948, kaj plej evoluinta formo "Nov Ling" proponita en 1950.

Ĝia alfabeto havas 20 literojn, ĉiuj minuskloj. Ne estas kazoj kaj ne pluralo. La verboj ne varias laŭ tempo aŭ modo, la senco estas indikata per kunteksto: me pap haus es grand (La domo de mia patro estas/estis granda).

La lingvo estas karakterizita per tre granda simpligo, la vortprovizo estis prenita el latinidaj lingvoj kaj angla lingvo. La aŭtoro havis la ideon pri Ling, kiam legis libron pri ĉina lingvo. La projekto estas izolanta, sen afiksoj en la vortoj, eĉ ne de pluralo.

Aperis kelkaj libroj, kaj kelkaj entuziasmuloj laŭdis la projekton kiel la plej esperplenan kaj facile lerneblan pro ĝia gramatiko eĉ pli simpla ol tiu de Esperanto, fakte nula; sed finfine la projekto estis forgesita. En la 1950-aj jaroj ĝi estis menciita en la dua eldono de la tiam ĉefa sveda enciklopedio Svensk Uppslagsbok kiel unu el la du ĉefaj svedaj planlingvoj; la alia estis Mondial.

En intervjuo dum la lastaj jaroj de sia longa vivo, Olson asertis ke Ling estis por li ekde la komenco projekto pure poezia, kaj ke li neniam intencis ĝin kiel internacian lingvon.

Lingvoekzemploj redakti

Parle ju Ling? (Ĉu vi parolas Lingon?)
Il am dukt nov auto, e jer il vend se old auto. (Li amas konduki novajn aŭtojn, kaj hieraŭ li vendis sian malnovan aŭton.)
Me pap haus es grand (La domo de mia patro estas granda).
Ling es mas simpl e komod artilingva ke til or projekte de hom sereber (Lingo estas la plej simpla kaj komforta planlingvo ĝis nun projektita de homa cerbo).

La sekvaj ekzemploj reprezentas la version de 1950:

konvers redakti

parl ju ling? - jes. - find ju ling difisil? - no, es facil. - porke? - spel e pronons es simpl. alfabet av sol duti leter, e maks vord es kurt e av simpl strukt. - e gramatik? - gramatik es maks simpl de tot. si ju vol parl o skriv ling, ju pren vord de vordlibro e form fras sin ad ending. (Ĉu vi parolas lingon? - Jes. - Ĉu vi konsideras lingon malfacila? - Ne, estas facila. - Kial? - Literumado kaj prononcado estas simplaj. La alfabeto havas nur dudek literojn, kaj plej multaj vortoj estas mallongaj kaj havas simplan strukturon. - Kaj la gramatiko? - La gramatiko estas la plej simpla el ĉio. Se vi volas paroli aŭ skribi, vi prenu vortojn el vortaro kaj formu frazon sen aldono de finaĵoj.)

anekdot redakti

nurs a lit boi: "stork av ven kon lit sist a ju. vol ju vid el?" - "no, grat. ma me vol vid stork." (Flegistino al knabeto: "Cikonio venis kun fratineto al vi. Ĉu vi volas vidi ŝin?" - "Ne, dankon; sed mi volas vidi la cikonion.")

mam a lit boi in sologiki jardin: "ke et ju?" - "kek ke me get de sim." (Patrino al knabeto en zoologia ĝardeno: "Kion vi manĝas?" - "Kuketon, kiun mi ricevis de simio.")

Bibliografio redakti

  • Olson, Anders (1948) Parle ju ling? Stockholm: anders olson edithaus. 59 p.
  • Olson, Anders (194?) Lingtekst. Konvers, anekdot "Labirint" de J.K. Jerome, "Kesar nov vest" de H.C. Andersen etc. Stockholm: memeldono. 52 p.
  • Olson, Anders (194?) Lingtekst. English version Stockholm: memeldono. 52 p.
  • Olson, Anders (1947?) Skola och världsspråk. 13 p.
  • Omdömen om ling - Opinions about ling Stokholm (194?) 5 p.
  • Olson, Anders (1950) How to speak ling Stockholm: memeldono. 39 p.
  • Olson, Anders (1951) Ling-engli vordlibro Stockholm: memeldono.
  • Olson, Anders (195?) Ling: ett nytt språk Stockholm: memeldono. 91 p.