Lingva tipologio

(Alidirektita el Izolanta lingvo)

Lingvistike, tipologio (lingva tipologio) estas la klasifiko de lingvoj laŭ gramatikaj trajtoj. Oni distingas inter la tipologia klasifiko kaj la pli konata genetika klasifiko de lingvoj en familiojn, kiuj havas la saman pralingvon. Genetika lingvaro estas lingva familio, sed tipologia lingvaro estas lingva tipo.

Sintaksa tipologio redakti

Unu tiparo kelkfoje nomata simple la "tipologio" de lingvo estas la ordo de la subjekto, la verbo, kaj la objekto:

Oni normale mallongiĝas kiel SVO, SOV, ktp.

Kelkaj lingvoj disigas verbojn en du partojn (helpoverbo kun infinitivo aŭ participo) kaj metas la subjekton aŭ objekton inter ili. Ekzemple, germane ("Im Wald habe ich einen Fuchs gesehen" – *"En-la arbaro estas mi unu vulpon vidinta"), nederlande ("Hans vermoedde dat Jan Piet Marie zag leren zwemmen" – *"Hans suspektis ke Jan Piet Marie vidis instrui naĝi") kaj kimre ("Mae'r gwirio sillafu wedi'i gwblhau" - *"Estas la korekti literumon post fini"). Ĉi-foje, la tipologio estas bazata sur la neanalizaj verbotempoj (t.e. la frazoj, en kiu la verbo ne disiĝas) aŭ la loko de la helpoverbo. La germana tial estas plejparte SVO/VSO (sen "im Wald" la subjekto situus unue) kaj la kimra estas VSO (la objekto situus post la infinitivo).

La germana kaj la nederlanda ofte klasifikiĝas kiel V2-aj lingvoj, ĉar la verbo nevarieble situas kiel la dua elemento de plena frazero. Ĉiuj ĝermanaj lingvoj escepte de la angla estas V2-lingvoj, sed eĉ la angla sintakso ankoraŭ havas kelkajn V2-aspektojn, ĉefe en la sistemo de helpoverboj.

Kelkaj lingvoj (normale tre fleksiemaj lingvoj) estas malfacile klasifikeblaj, ĉar preskaŭ iu ajn ordo de verbo, objekto kaj subjekto estas ebla kaj gramatike ĝusta. Ili inkluzivas la latinan kaj la polan.

Morfosintaksa ordigo redakti

Alia komuna klasifiktemo estas morfosintaksa ordigo, kiu demandas ĉefe ĉu la lingvo estas akuzativaergativa. Se la lingvo havas substantivajn kazojn, ĝi estas klasifikata laŭ tio, ĉu la subjekto de netransitiva verbo havas la saman kazon kiel la subjekto aŭ la objekto de transitiva verbo. Se ĝi ne havas kazojn, sed la vortordo estas SVO aŭ OVS, ĝi estas klasifikata laŭ tio, ĉu la subjekto de netransitiva verbo estas en la sama loko, relative al la verbo, kiel la subjekto aŭ la objekto de transitiva verbo.

Multfoje lingvoj montras miksitajn akuzativecon kaj ergativecon (ekz. ergativa morfologio en verbaj argumentoj, sed kun akuzativa sintakso), aŭ estas ergativaj nur en kelkaj cirkonstancoj (tio nomiĝas duonergativeco, kaj estas normale bazataj sur la gramatika persono de la argumentoj aŭ sur la tempo/aspekto de la verbo).

Aliaj morfosinktaskaj tipologioj estas tripartita, kie la subjekto kaj objekto de transitiva verbo ambaŭ havas malsaman kazon de la subjekto de netransitiva verbo, kaj aktiva, kie la subjekto de de netransitiva verbo povas markiĝi same kiel aŭ la subjekto, aŭ la objekto, de netransitiva verbo, depende de certaj kondiĉoj (kiuj varias de lingvo al lingvo). Flua-subjekto aktivaj lingvoj ŝanĝas la markadon de la subjekto de netransitiva verbo depende de semantikaj kondiĉoj (ekz. ĉu la subjekto estas intenca aganto, aŭ neintenca speranto, de la verb-okazo); dividita-subjekto aktivaj lingvoj markas la subjekton de netransitiva verbo kondiĉe je la klaso de la verbo, aŭ la subjekta substantivo (ekz. certaj verboj ĉiam havas "agantan" markadon ĉe sia subjekto, ĉu la ago estas intenca aŭ ne).

Aliaj aspektoj de morfosintaksa ordigo temas pri tio, kiel la ekstra argumento (nerekta objekto) de duoble transitivaj verboj markiĝas relative al la subjekto de netransitiva kaj la subjekto kaj objekto de transitiva verbo, kaj kiel la genitiva kazo markiĝas relative al aliaj frazroloj.

Morfologia tipologio redakti

Enklasigo de lingvoj laŭ ilia morfologio dividas lingvojn laŭ tio, ĉu la morfemoj emas esti memstaraj vortoj, aŭ emas kunmeti plurajn aŭ multajn morfemojn en unu vorto; kaj ĉu la morfemoj emas signifi unu aferon, aŭ ĉu pluraj signifoj esprimiĝas per unu morfemo.

Analizaj lingvoj redakti

En analizaj (aŭ izolantaj) lingvoj, pli-malpli ĉiuj morfemoj estas memstaraj vortoj; estas malmultaj aŭ neniuj afiksoj aŭ gramatikaj finaĵoj (aŭ komencaĵoj). Analiza tipo karakteriziĝas per nesanĝantaj, prefere unusilabaj vortoj. Gramatikaj kategorioj aŭ ne ekzistas, aŭ esprimiĝas helpe de apartaj vortetoj (prepozicioj, artikoloj, pronomoj, helpverboj ktp.). La vortordo en la frazo estas fiksa. Vortoj povas transiri de unu vortspeco al la alia, novaj vortoj ekestas per kunmetado. Al izolantaj lingvoj apartenas ekz. la ĉina, la vjetnama, kaj la polineziaj lingvoj, sed tre analitikemaj estas ankaŭ la angla kaj eĉ la franca lingvo emas forte al analitismo.

Ekzemplo redakti

« Ĉiuj miaj amikoj volas manĝi ovojn » "Mis amigos todos quieren comer huevos".
朋友
de péngyou men dōu yào chī dàn
Mi posesivo amiko pluralo tuta voli manĝi ovo

Sintezaj lingvoj redakti

Sintezaj lingvoj emas kunmeti plurajn aŭ multajn morfemojn en unu vorto, uzante fleksion kaj/aŭ afiksoj ĉe la radikoj. Oni povas kalkuli indicon de sintezeco por lingvo, prenante normalan tekston en la lingvo, kalkulante la nombron de morfemoj (M) kaj la nombro de vortoj (V) kaj dividi M/V por havigi la indicon. Pure izola lingvo (ekzemple la planlingvo Tokipono) havas indicon = 1,0. Tre izola lingvo estas la vjetnama, kun indico 1,06. Laŭ Wells, Lingvistikaj Aspektoj de Esperanto, sekvante Greenberg, la angla havas indicon de sintezeco 1,68, la svahila indicon 2,55, kaj "la eskima" (li ne diras, kiu el pluraj eskimaj lingvoj) indicon 3,72. Ekzemplaj esperantlingvaj tekstoj de diversaj aŭtoroj liveras indicojn inter 1,80 kaj 2,05. Lingvojn kun tre alta indico (kiel la eskimajn) oni nomas polisintezaj.

Aglutinaj kaj fandaj lingvoj redakti

Inter la sintezaj lingvoj oni povas distingi inter aglutinajn kaj fandaj lingvoj. En aglutina lingvo la morfemoj havas ĉiam aŭ plej ofte la saman foneman elparolon (kiel en Esperanto), aŭ ilia elparolo varias laŭ fonemaj reguloj (ekzemple vokala harmonio en la finna aŭ la turka). En fanda lingvo la morfemoj pli ofte havas alomorfojn, kiujn oni ne povas predikti laŭ fonema kunteksto. (Ekzemple, en la angla la plurnombro-finaĵo havas tri alomorfojn /s/, /z/, kaj /Iz/ (en ekzemple cats, dogs, boxes) predikteblaj laŭ la fonema eco de la fino de la substantivo; sed ankaŭ ekzistas malregulaj alomorfoj kiel /@n/ (oxen ktp.).) La indicon de aglutineco oni kalkulas simile al la indico de sintezeco: el daŭra teksto, kalkuli morfemo-limojn (juntojn, J) ene de vortoj, kaj la nombro de tiuj limoj, kie la morfemoj estas nevariaj (aŭ varias aŭtomate laŭ fonemaj reguloj). Oni dividas la nombron de aglutinaj morfemolimoj (A) per la nombro de morfemolimoj (J) por havigi la indicon de aglutineco. (Do, 1,0 estus tute aglutina, kaj malaltaj nombroj estas pli fandaj.) Laŭ Wells sekvante Greenberg, la svahila havas indicon de aglutineco 0,67; la persa, 0,34; la angla, 0,30; la eskima, 0,03. Esperanto estas preskaŭ tute aglutina lingvo, escepte de la uzo de la afiksoj -ĉj- kaj -nj-, kie la persona nomo tranĉiĝas nepredikteble. En la tekstoj analizitaj de Wells la karesaj afiksoj ne troviĝis, kaj li kalkulis indicon de aglutineco 1,0.

Fontoj redakti

  • John C. Wells, Lingvistikaj aspektoj de Esperanto. Dua eldono. Roterdamo: UEA, 1989.

Eksteraj ligiloj redakti