Lingvaj babilaĵoj

Libro de André Cherpillod pri lingvoproblemoj rilate al Esperanto
(Alidirektita el Lingvaj Babilaĵoj)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Lingvaj Babilaĵoj estas 193-paĝa libro verkita de André Cherpillod kaj eldonita en la jaro 2005 ĉe Eldonejo La Blanchetière en Courgenard. Ĝi pritraktas multajn gravajn lingvoproblemojn rilate al Esperanto.

Lingvaj Babilaĵoj
Lingvaj Babilaĵoj
Lingvaj Babilaĵoj
Aŭtoro André Cherpillod
Eldonjaro 2005
Urbo Courgenard
Eldoninto Eldonejo La Blanchetière
Paĝoj 193
ISBN 2-906134-65-1
vdr

Recenzoj redakti

 
 De multaj jaroj André Cherpillod senlace donacas al la esperantistaro interesegajn studojn pri la stranga lingva fenomeno kuniganta (kaj ve! Ne malofte malkuniganta) nin.

Denove ĉe la jariĝo de 2005 li prezentas libron, pri kiu oni tuj emas deklari du riproĉojn ; ĝia titolo estas tro modesta : Lingvaj Babilaĵoj, babilaĵoj ili certe ne estas, sed pasiigaj enprofundigoj en niajn ĉefajn lingvajn problemojn (li kutimas bagateligi siajn verktitolojn; ni memoru lian "Koncizan" Etimologian Vortaron, por unu grava vortaro); la dua riproĉo kuŝas en la malriĉa aspekto de la verko : tia abunda, klarigoplena, pripensiga studado indas je luksa papero kaj bela kartona kovrilo; venu epoko, en kiam tia eldonnivelo eblos!

Ĝi estas fakte enciklopedieto prezentanta plurajn dekojn da plej oftaj kaj esencaj lingvaj problemoj, laŭ aranĝo alfabeta. Unu ekzemplon ni prenu : la landnomoj. Ĉu ni ne ĉiuj konsideras la landnomojn problemo kompleksa, senorda, nesolvita, teda? Nu, André Cherpillod montras ke la esperantista uzado ne estas tiel mallogika, kiel mi masoĥisme asertas. Li alportas bonegan helposistemon (la Kvar Reguloj) por elturniĝi el ĉiuj landnomaj demandoj. Ĝi ekzemple solvas la problemon de geografia nomoŝanĝo : similaj al virino ekmalŝatanta sian nomon, iun belan tagon esperantistoj emas ŝanĝi tiun de sia lando kaj devigi nin al nova nomdiro, kiam ni parolas en Esperanto, dum ni plu konservas la tradician ĉe interparolo en etnaj lingvpj, inkluzive en la ilia propra! Danke al la kvar reguletoj (plej simplaj kaj facilaj, kiel la ovo de Kolumbo) ni trankvile plu “fosos nian sulkon” senĝene pri la bagateloj.

Same surprizige interesaj estas artikoloj pri homonimio, kondicionalo, medialo. Oni devus ĉion citi. Tamen evitu danĝeron : ne kunprenu tiun verkon, kiel multajn aliajn de André Cherpillod por vagonaro vojaĝo, se via celo ne estas la linifino, ĉar vi riskus mistrafi vian stacion.

Konklude, tiu libro plej efike kuracos vin kontraŭ televidaj stultaĵoj, kaj do meritigus al vi repagon, fare de la Sociala Asekuro, de viaj kelkaj eŭroj elspezitaj! 
— 2005, Johano-Luko, Sennaciulo, 3(1197), paĝo 45

Eksteraj ligiloj redakti