Lingvist

Lingvist estas adaptebla platformo de lingva lernado, disponebla en internacia publika senpaga beta versio ekde 2014.[1]

Lingvist
Lingvist
Retadreso lingvist.com
Kategorio E-learning
Lingvo(j)
    • Angla
    • Estona
    • Franca
    • Germana
    • Rusa
Stato Beta
Information icon.svg
vdr

Ekde aŭgusto 2015, Lingvist ofertas enkondukajn kursojn de la angla, la estona, la franca, la germana kaj la rusa disponeblaj en diversaj lingvoj.[2]

Modelo de edukadoRedakti

La metodo de Lingvist inkluzivas 3 diversajn modulojn: memorsekcio - bazita je vortaj kartoj -, ekzercoj de legado kaj aŭdaj ekzercoj de aŭskultado.

La alproksimiĝo de Lingvist baziĝas sur amaso de datumoj kaj statistikaj analizoj por establiĝi frekvencojn enorde por instrui la plej aktualan kaj utilan vortprovizon al la uzanto.[3]

La programaro de Lingvist analizas plurajn tekstajn fontojn, kiel subtekstoj aŭ artikoloj por determini la frekvencon de vortoj de ajna lingvo.[4]

Kiel ilo adaptebla, Lingvist uzas matematikan optimumigon por adapti lekcionojn al la nivelo de la uzanto. La uzanto ripetos vortojn kiujn li aŭ ŝi antaŭe forgesis aŭ malprave skribis, sed rapide progresos el tiuj lernitaj unue.[5]

Historio kaj disvolviĝoRedakti

Lingvist estis kunfondita en 2013 de Mait Müntel, fizikisto implikita kun la teamo kiu identiĝis la partiklon Bosono de Higgs ĉe CERN, nome Ott Jalakas kaj Andres Koern.

La prototipo de Lingvist estis kreita de fizikisto estona Mait Müntel dum li loĝis en Svislando kaj lernis la francan lingvon.[6]

En 2014, 1 miliono da eŭroj estis akiritaj el SmartCap, Nordic VC Inventure, kaj alia anĝelaj investantoj por daŭrige disvolvi la ilon.[7]

Lingvist anoncis en junio 2015 fundaĵon de aliaj €1.6 milionoj el la Eŭropa Unio, kiel parto de la programo de Horizon 2020.[8]

ReferencojRedakti

  1. "Lingvist.io". [1] Alirita la 10an de Julio 2018.
  2. "Lingvist.io: Launching new languages". [2] Alirita la 10an de Julio 2018.
  3. O'Hear Steve (2014-04-01). "Lingvist Raises €1 Million To Reduce The Time It Takes To Learn A New Language". Techcrunch. [3] Alirita la 10an de Julio 2018.
  4. Norris Ben (2014-03-31). "What can you accomplish in roughly 200 hours?". Arcticstartup. [4] Alirita la 10an de Julio 2018.
  5. "Estonian Physicist Develops a Free Language Learning App". EER.ee. 2014-10-31. [5] Alirita la 10an de Julio 2018.
  6. "From nuclear physics to teaching language". E-Estonia.com. 2015-01-13. Arkivita el la originalo en 2016-06-03. [6] Alirita la 10an de Julio 2018.
  7. Degler Andrii (2014-04-30). "Catch up on a month of tech news from Eastern Europe: April". thenextweb.com. [7] Alirita la 10an de Julio 2018.
  8. "Lingvist 2.0". ProductHunt. 2015-06-01. [8] Alirita la 10an de Julio 2018.