Lino Moulines
Lino (aŭ Linus) MOULINES estis venezuela esperantisto. Li naskiĝis la 23-an de septembro 1913 en Katalunio, Hispanio. Kiel 10-jaraĝa infano li mem eklernis esperanton el franclingva libreto eldonita de Hachette. Tri jarojn poste li ellernis la lingvon en Tarrasa.
Lino Moulines | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1913 |
Morto | 31-an de marto 2000 (87-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Venezuelo |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Li fariĝis membro de la Laborista Partio de Maksista Unuiĝo, POUM. Dum la Hispana Intercivitana Milito, de julio 1936 ĝis la 10-a de februaro 1939, li loĝis en Barcelono kie li laboris ĉe la Populara Enciklopedia Ateneo.
Post la fino de la milito, li ekziliĝis al Francio kaj poste al Germanio, kie li ekziĝis kun la ankaŭ ano de la partio kaj esperantisto Otília Castellví.[1]
Fine de aŭgusto 1946 ili alvenis al Venezuelo tra Brazilo. Du jarojn poste, kune kun César Manzano, Manuel Nebra-Val kaj aliaj, li ree fondas Venezuelan Esperanto-Asocion kaj fariĝis ĝia ĝenerala sekretario. Dum multaj jaroj li estis peranto de UEA kaj de SAT. Li gvidis multajn e-kursojn precipe en sia Librejo "Librería Politécnica".[2]
Li revenis al Hispanio en 1996 kaj mortis en aprilo de 2000.
Fontoj
redakti- ↑ Otília Castellví: "De las checas de Barcelona a la Alemania nazi", Ed. Acantilado, 2009, recenzata en: [1]
- ↑ Fonto: Liba kaj Floreal Gabalda, "Kroniko de Venezuela Esperanto-Asocio". Karakaso, 70-A Datreveno de la Fondiĝo de la Asocio kaj la Unua Venezuela Esperantista Renkontiĝo en la jaro 1982-a. Metia libro farita mane per Floreal kaj Liba Gabalda, poste donacita al Venezuela Esperanto-Asocio.